Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Manfred Retzlaff Nigraj veloj super la Bodeno Esperanto 2004-03-04 Arg-1601-798 | MR-423-1 2013-01-30 22:11 Manfred nur tiun forigu
Johannes R. Becher * Schwarze Segel überm Bodden Germana Arg-1600-798 2013-01-30 22:08 Manfred nur tiun forigu

Johannes R. Becher,
Nigraj veloj super la Bodeno

 

Johannes R. Becher,
Schwarze Segel überm Bodden

 
tradukita de Manfred Retzlaff    
 
Foje iras veloj tra la land’,   Manchmal gehen Segel übers Land.
foje jen boatoj sur herbejoj.   Manchmal ziehen Boote über Wiesen.
Nigraj veloj sur monteto-rand’,   Schwarze Segel überm Hügelrand,
kaj fluantaj estas la verdejoj.   und die Wiesen sind ein grünes Fließen.
 
Tra l’ fragmit’ en vent’ lulanta sin   Durch das Schilf, das leis im Wind sich wiegt,
Estas ili kaŝe forglitintaj,   Sind sie heimlich unserm Blick entglitten,
Staras jen la nigraj veloj pintaj   Und dann stehn die Segel wieder mitten
Meze sur la mar’ en vent’ je l’ fin’.   Auf dem Meer, schräg an den Wind geschmiegt.
 
Muelilo tie sin vidigas,   Eine Mühle steht dort auf dem Hügel,
Kaj jen supreniĝas nigra vel’,   Und ein schwarzes Segel steigt empor,
La flugilojn ĝi jam surombrigas   Und schon überschattet es die Flügel
Sonĝe antaŭ la vesper-ĉiel’.   Und zieht traumhaft hinter ihnen vor.
 
Sin forŝovas kvazaŭ forblovite   Wie verweht schiebt sich das Land zur Seite,
Nun la lando kaj malfermas sin   Und versonnen, abendlich besonnt,
En vesper-sunbril’ la mar’ medite.   Öffnet sich das Meer in seiner Weite ...
Jen nigraj veloj ĉe la vido-fin’.   Schwarze Segel stehn am Horizont.
 
Traduko de la Germana poemo "Schwarze
Segel überm Bodden" de Johannes R. Becher
(*1891-05-22 - †1958-10-11) en
Esperanton de Manfred Retzlaff (*1938-11-04)
en 2004-03-04.

Bodeno, germana: Bodden, estas malprofunda
akvejo disigita de la maro per insuloj
aŭ terlangoj ĉe la bordo de la Balta
Maro en Meklenburgio kaj Pomerujo. Pri la
poeto vidu la retejon
http://de.wikipedia.org/wiki/Johannes_R._Becher.
  Verkinto de tiu ĉi Germana poemo estas
Johannes R. Becher (*1891-05-22 -
†1958-10-11).

Mi, Manfred Retzlaff, trovis tiun ĉi
strofon en la gazeto “Ostseezeitung”
(= Baltamara Gazeto), semajnfina eldonaĵo
de l’ 7./8. de Aŭgusto 2004, en la
artikolo “Darßer Gedichte ohne
Illusionen” (= Darsaj poemoj sen iluzioj)
de M. Schümann. Ĝi estas trovebla en la
poem-libro “Wolkenloser Himmel” (=
Sennuba ĉielo), eldonita en 2004 de s-ro
Jens-Fietje Dwars, eldonejo Quartus,
Germanio.