
| eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn |
| verkinto [voknomo] | titolo | lingvo | publikigo | identiga kodo | lasta modifo | aspekto |
|---|---|---|---|---|---|---|
| Manfred Retzlaff | Nigraj veloj super la Bodeno | Esperanto | 2004-03-04 | Arg-1601-798 | MR-423-1 | 2013-01-30 22:11 Manfred | nur tiun forigu |
| Johannes R. Becher | * Schwarze Segel überm Bodden | Germana | Arg-1600-798 | 2013-01-30 22:08 Manfred | nur tiun aldonu |
Johannes R. Becher, |
| tradukita de Manfred Retzlaff |
| Foje iras veloj tra la land’, |
| foje jen boatoj sur herbejoj. |
| Nigraj veloj sur monteto-rand’, |
| kaj fluantaj estas la verdejoj. |
| Tra l’ fragmit’ en vent’ lulanta sin |
| Estas ili kaŝe forglitintaj, |
| Staras jen la nigraj veloj pintaj |
| Meze sur la mar’ en vent’ je l’ fin’. |
| Muelilo tie sin vidigas, |
| Kaj jen supreniĝas nigra vel’, |
| La flugilojn ĝi jam surombrigas |
| Sonĝe antaŭ la vesper-ĉiel’. |
| Sin forŝovas kvazaŭ forblovite |
| Nun la lando kaj malfermas sin |
| En vesper-sunbril’ la mar’ medite. |
| Jen nigraj veloj ĉe la vido-fin’. |
| Traduko de la Germana poemo "Schwarze Segel überm Bodden" de Johannes R. Becher (*1891-05-22 - †1958-10-11) en Esperanton de Manfred Retzlaff (*1938-11-04) en 2004-03-04. Bodeno, germana: Bodden, estas malprofunda akvejo disigita de la maro per insuloj aŭ terlangoj ĉe la bordo de la Balta Maro en Meklenburgio kaj Pomerujo. Pri la poeto vidu la retejon http://de.wikipedia.org/wiki/Johannes_R._Becher. |