Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Agnes Miegel * September Germana Arg-1576-787 2013-01-21 18:36 Manfred nur tiun forigu
Manfred Retzlaff Septembro Esperanto 1998-09 Arg-1577-787 | MR-314-1a 2013-01-21 21:02 Manfred nur tiun forigu

Agnes Miegel,
Septembro

 

Agnes Miegel,
September

 
tradukita de Manfred Retzlaff    
 
Jen la plej karaj tagoj en la jar':   Dies sind die liebsten Tage mir im Jahr:
Asteraj floras ĉie en la bedoj,   Die ersten Astern blühen in den Beeten,
Trankvilas la aer', la blua klar'   Die Luft ist kirchenstill und blau und klar
Plenplenas de l' odoro de l' rezedoj.   Und ganz erfüllt vom Dufte der Reseden.
 
Ne sonas flugilbato tra l' trankvil';   Kein Vogelschlag durchklingt den Sonnenschein;
Nur la cikadoj ĉirpas en la paco.1)   Doch unablässig zirpen die Zikaden –
Nun, sata de la mondo, de l' sunbril',   Bei ihrem Schwirren in den Abendschein
Animo laca, en vespera bril'   Geh, Seele, satt von Welt und Sonne, ein,
Transiĝu al de l' lasta dormo graco.   Ein müdes Kind, zu letzten Schlummers Gnaden.
 
Traduko de la Germana poemo "September"
de Agnes Miegel (*1879-03-09 -
†1964-10-26) en Esperanton de
Manfred Retzlaff (*1938-11-04) en 1998-09.

Pri la poetino legu ankaŭ jenan artikolon:
http://www.agnes-miegel-gesellschaft.de/biographie/index.html.
  Verkinto de tiu ĉi Germana poemo estas
Agnes Miegel (*1879-03-09 - †1964-10-26).

Pri la poetino legu jenan vikipediejon:
http://de.wikipedia.org/wiki/Agnes_Miegel.
 
1) aŭ:\\Ĉirpadas la cikadoj nur sen laco.