Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Manfred Retzlaff Aŭtuno Esperanto 1998-02 Arg-1575-786 | MR-312-1a 2013-01-21 17:07 Manfred nur tiun forigu
Nikolaus Lenau * Herbst Germana Arg-1574-786 2013-01-21 17:07 Manfred nur tiun aldonu

Nikolaus Lenau,
Aŭtuno

 
tradukita de Manfred Retzlaff
 
Mutiĝo kaj senkoloriĝo:
La vento flate min tuŝetas,
foliojn arboj nun demetas;
min ravas tiu formortiĝo.
 
Foriĝas de ĉi tie ĉio,
la amon oni jam forgesis,
la birdoj longe kanti ĉesis,
mallaŭte sinkas la folio.
 
La birdoj estas forflugintaj,
iliaj nestoj videbliĝas,
folioj lacaj subeniĝas
de branchoj senfoliiĝintaj.
 
En la arbara susurado
alblovas min sciigo iu,
ke estas formortiĝo ĉiu
sekreta, gaja nur ŝanĝado.
 
Traduko de la Germana poemo "Herbst" de
Nikolaus Lenau (*1802-08.13 -
†1850-08-22) en Esperanton de
Manfred Retzlaff (*1938-11-04) en 1998-02.