Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Manfredo Ratislavo La timemuloj Esperanto 1997-02 Arg-1561-779 | MR-296-1 2013-01-19 11:12 Manfred nur tiun forigu
Gustav Falke * Die Sorglichen Germana Arg-1560-779 2013-01-19 11:11 Manfred nur tiun aldonu

Gustav Falke,
La timemuloj

 
tradukita de Manfredo Ratislavo
 
Printempe, kiam blovis vent',
demandis ili kun timsent':
Ĉu estos la vetero
agrabla de l' somero?
 
Kaj kiam staris en ornam'
de spikoj la grenkampoj jam,
suspiris ili kune:
Ĉu ventos enaŭtune?
 
Foliojn ŝiris vento for,
plendadis ili pro dolor':
Ja venos nun post tio
la vintro, frostos ĉio.
 
Malprvaj estis ili ne,
la vintro venis ankaŭ tre
rapide al ĉi tiuj
mizeraj homoj, kiuj
 
nun sidas post la fornoj kaj
atendas, ĝis la nova Maj'
verdigos ree ĉion.
Pro kio timi ion?
 
Traduko de la Germana poemo "Die Sorglichen"
de Gustav Falke (*1853-01.11 -
†1916-02-08) en Esperanton de
Manfredo Ratislavo (Manfred Retzlaff,
Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde, Germanio,
*1938-11-04) en 1997-02.