Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Manfred Retzlaff Sopiro je l' printempo Esperanto 1997-02-01 Arg-1552-774 | MR-291-2 2013-01-17 15:50 Manfred nur tiun forigu
August Heinrich Hoffmann * Sehnsucht nach dem Frühling Germana Arg-1551-774 2013-04-04 22:16 Manfred nur tiun forigu

August Heinrich Hoffmann,
Sehnsucht nach dem Frühling

 

August Heinrich Hoffmann,
Sopiro je l' printempo

 
    tradukita de Manfred Retzlaff
 
O wie ist es kalt geworden   Kiom estas fariĝinte
Und so traurig, öd und leer!   Triste kaj malvarme nun!
Rauhe Winde wehn von Norden   Krude ventas, sin kaŝinte
Und die Sonne scheint nicht mehr.   Jam ne brilas plu la sun’.
 
Auf die Berge möcht ich fliegen,   Verdajn montojn surfluginte
Möchte sehn ein grünes Tal,   Valojn volus vidi mi,
Möcht in Gras und Blumen liegen,   Sur herbejo ekkuŝinte
Und mich freun am Sonnenstrahl;   ĝoji pri la sunradi’;
 
Möchte hören die Schalmeien   Volus aŭdi mi sonadon
Und der Herden Glockenklang,   Sonorilan de bovar’,
Möcht freuen mich im Freien   ŝalmojn kaj la birdkantadon
An der Vögel süßem Sang.   Sur kampar’ kaj en arbar’.
 
Schöner Frühling, komm doch wieder,   Ho, printempo, vi revenu,
Lieber Frühling, komm doch bald,   Bela, kara primaver’,
Bring uns Blumen, Laub und Lieder,   Nin per floroj, kantoj benu,
Schmücke wieder Feld und Wald!   Reornamu sin la ter’!
 
Ja, du bist uns treu geblieben,   Restos vi al ni fidela,
Kommst nun bald in Pracht und Glanz,   Portos ĝojon vi al ni,
Bringst nun bald all deinen Lieben   Venos vi majeste bela,
Sang und Freude, Spiel und Tanz.   Verdigante ĉion ĉi.1)
    2)
 
 
 
Verkinto de tiu ĉi Germana poemo estas
August Heinrich Hoffmann (Hoffmann von
Fallersleben, *1798-04-02 - †1874-01-19).

La muziknotoj de la melodio troviĝas en
http://www.lieder-archiv.de/o_wie_i
t_es_kalt_geworden-notenblatt_100117.html
.
La melodio estas aŭdebla en
http://www.youtube.com/watch?v=Amol_O5KJCA
kaj en http://ingeb.org/Lieder/owieiste.html.
  Traduko de la Germana poemo "Sehnsucht
nach dem Frühling" de August Heinrich
Hoffmann (Hoffmann von Fallersleben,
*1798-04-02 - †1874-01-19) en
Esperanton de Manfred Retzlaff (*1938-11-04)
en 1997-02-01.

 
 
    1) Tiu lasta linio estas iom libera aldono
de la tradukinto. Ĝi ne kongruas kun la
enhavo de la kvara strofo, sed eble kun
la enhavo de la tuta poemo.
    2) Jen laŭvorta esperantigo de la kvina
strofo:\\Jes, vi estas restinta al ni
fidela,\\Vi venos nun baldaŭ en pompo
kaj belo,\\Vi alportos nun baldaŭ al
ĉiuj viaj karuloj\\Kanton kaj ĝojon,
muzikadon kaj dancon.