Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Manfred Retzlaff Aŭtuno Esperanto 1996-09-26 Arg-1550-773 | MR-287-1 2014-11-06 13:16 Manfred nur tiun forigu
Cezar Aŭtuno Esperanto Arg-2256-773 2015-01-22 12:16 Manfred nur tiun forigu
Rainer Maria Rilke * Herbst Germana Arg-1549-773 2013-01-16 22:31 Manfred nur tiun aldonu

Rainer Maria Rilke,
Aŭtuno

 

Rainer Maria Rilke,
Aŭtuno

 
tradukita de Cezar   tradukita de Manfred Retzlaff
 
Folioj falas iel el la for',   Folioj kvazaŭ el la malproksim'
jen kvazaŭ velkus en ĉiel' ĝardenoj.   - ĉu velkas enĉiele jen ĝardenoj? -
Faladas ili kun neanta gesto.   faladas kun gestad' neanta;
Kaj nokte sinkas peza ter' sen resto   la peza Tero estas subiĝanta
el ĉiuj steloj al solec' en hor'.   en la solecon el stelar-senlim'.
 
Ni ĉiuj falas. Jen ĉi man' dum fal'.   Ne estas en la mondo viv' sen fin'.
Aliajn vidu, samas ja ĉe ĉiu.   Ja falas ĉiu mano. Tamen sciu,
Kaj tamen estas iu, tenas tiu   ke regas super ĉio Iu, kiu
tenere ĉion softe dum la fal'.   en Sia man' mildege tenas nin.
 
Traduko de la Germana poemo "Herbst" de
Rainer Maria Rilke (Rajnero Mario Rilko,
*1875-12-04 - †1926-12-29) en
Esperanton de Cezar (civila nomo: Hans-Georg
Kaiser, *1954-05-21).

Tiu ĉi poem-traduko troviĝas en
http://www.ipernity.com/blog/cezar/605953.
  Traduko de la Germana poemo "Herbst" de
Rainer Maria Rilke (Rajnero Mario Rilko,
*1875-12-04 - †1926-12-29) en
Esperanton de Manfred Retzlaff (*1938-11-04)
en 1996-09-26.