Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Goethe, Johann Wolfgang von * Das Veilchen Germana Arg-1526-760 2013-01-05 11:11 Manfred nur tiun forigu
Retzlaff, Manfred La violo Esperanto 1983-10-12 Arg-1528-760 | MR-101-2 2013-01-05 11:13 Manfred nur tiun forigu

Johann Wolfgang von Goethe,
La violo

 

Johann Wolfgang von Goethe,
Das Veilchen

 
tradukita de Manfred Retzlaff    
 
Violo staris sur herbej'   Ein Veilchen auf der Wiese stand
Klinite, en kaŝita ej';   Gebückt in sich und unbekandt,
Ĝi estis ĉarma floro.   Es war ein herzigs Veilchen.
Jen venis juna paŝtistin',   Da kam eine iunge Schäferin
Leĝere, ne ĝenante sin,   Mit leichtem Schritt und munterm Sinn,
Kaj jen, kaj jen   Daher! Daher!
Kantante paŝis ŝi.   Die Wiese her und sang.
 
Aĥ, pensis ĝi, se estus mi   Ach denkt, das Veilchen wär ich nur,
Plej bela floro ĉie ĉi,   Die schönste Blume der Natur,
Aĥ, nur dum momenteto!   Ach! nur ein kleines Weilchen.
Ĝis plukos min la amatin'   Bis mich das Liebchen abgepflückt,
Kaj premos min al sia sin'!   Und an dem Busen matt gedrückt,
Aĥ nur, aĥ nur,   Ach nur! Ach nur!
Kvaron-horeton nur!   Ein Viertelstündchen lang.
 
Sed venis tiam la knabin'   Ach aber, ach! das Mädchen kam,
Kaj tute ne atentis ĝin,   Und nicht in Acht das Veilchen nahm,
Distretis la violon.   Ertrat das arme Veilchen.
Ĝi mortis kaj eĉ ĝojis ĝi:   Und sank und starb und freut sich noch,
Mortante tamen estss mi   Und sterb ich denn, so sterb ich doch
Per ŝi, per ŝi   Durch sie! durch sie
Sub ŝi mortanta nun.   Zu ihren Füßen doch!
 
Traduko de la Germana poemo "Das Veilchen"
de Johann Wolfgang von Goethe (*1749-08-28
- †1832-03-22) en Esperanton de
Manfred Retzlaff (*1938-11-04) en
1983-10-12.

 
  Verkinto de tiu ĉi Germana poemo estas
Johann Wolfgang von Goethe (*1749-08-28
- †1832-03-22).

Vidu ankaŭ: http://de.wikisource.org/wiki/Das_Veilchen.