Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Richard Schulz La du radikoj Esperanto 1980 Arg-984-75 2013-02-26 15:12 Manfred nur tiun forigu
Manfredo Ratislavo La du radikoj Esperanto 1985-03 Arg-147-75 2003-11-02 08:56 Manfred nur tiun forigu
Christian Morgenstern * Die zwei Wurzeln Germana Arg-146-75 | MR-174-2a 2003-11-02 08:53 Manfred nur tiun aldonu

Christian Morgenstern,
La du radikoj

 

Christian Morgenstern,
La du radikoj

 
tradukita de Richard Schulz   tradukita de Manfredo Ratislavo
 
Najbara kaj abiradika paro   Du dikaj radikoj de abi’
konversacias en arbaro.   en la arbaro inter si
La pintoj supre multon ja susuras.   parolas pri l’ arbopinta susur’,
Ĉi-sube la radikoj nur murmuras.   dum sidas ĉe ili maljuna sciur’
Sciur' maljuna sidas en proksimo,   trikanta ŝtrumpojn por tiuj du,
kulturas sian pacon en animo.   ke ili ne frostu dumvintre plu.
L'unua diras: knig', la dua: knago.   “Knig”, diras l’unua, l’alia “knag”.
Sufiĉas tio ĉi por unu tago.   Sufiĉas tio por unu tag’.
 
Traduko de la Germana poemo "Die zwei
Wurzeln" de Christian Morgenstern (Kristiano
Matenstelo, *1871-05-06 - †1914-03-31)
en Esperanton de Richard Schulz (Rikardo
Ŝulco, *1906-07-12 - †1997-09-26)
en 1980.

Mi, Manfred Retzlaff, publikigas tiun ĉi
tradukon de la poemo kun permeso de s-ano
Hermano Bermano (Hermann Behrmann,
Schevenstr. 12 B, D-01326 Dresden,
Germanujo). Mi trovis la tradukon en la
libro "Pendumilaj Lidoj laŭ Kristiano
Morgenŝterno", eldonejo Bleicher, 1980,
ISBN 3-88350-501-3. Pri Richard Schulz
vidu la vikipedian retejon
http://de.wikipedia.org/wiki/Richard_Schulz.
  Traduko de la Germana poemo "Die zwei
Wurzeln" de Christian Morgenstern (Kristiano
Matenstelo, *1871-05-06 - †1914-03-31)
en Esperanton de Manfredo Ratislavo (Manfred
Retzlaff, Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde,
Germanio, *1938-11-04) en 1985-03.