Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Christian Morgenstern * Die zwei Wurzeln Germana Arg-146-75 | MR-174-2a 2003-11-02 08:53 Manfred nur tiun forigu
Richard Schulz La du radikoj Esperanto 1980 Arg-984-75 2013-02-26 15:12 Manfred nur tiun forigu
Manfredo Ratislavo La du radikoj Esperanto 1985-03 Arg-147-75 2003-11-02 08:56 Manfred nur tiun aldonu

Christian Morgenstern,
La du radikoj

 

Christian Morgenstern,
Die zwei Wurzeln

 
tradukita de Richard Schulz    
 
Najbara kaj abiradika paro   Zwei Tannenwurzeln groß und alt
konversacias en arbaro.   unterhalten sich im Wald.
La pintoj supre multon ja susuras.   Was droben in den Wipfeln rauscht,
Ĉi-sube la radikoj nur murmuras.   das wird hier unten ausgetauscht.
Sciur' maljuna sidas en proksimo,   Ein altes Eichhorn sitzt dabei
kulturas sian pacon en animo.   und strickt wohl Strümpfe für die zwei.
L'unua diras: knig', la dua: knago.   Die eine sagt: knig. Die andre sagt: knag.
Sufiĉas tio ĉi por unu tago.   Das ist genug für einen Tag.
 
Traduko de la Germana poemo "Die zwei
Wurzeln" de Christian Morgenstern (Kristiano
Matenstelo, *1871-05-06 - †1914-03-31)
en Esperanton de Richard Schulz (Rikardo
Ŝulco, *1906-07-12 - †1997-09-26)
en 1980.

Mi, Manfred Retzlaff, publikigas tiun ĉi
tradukon de la poemo kun permeso de s-ano
Hermano Bermano (Hermann Behrmann,
Schevenstr. 12 B, D-01326 Dresden,
Germanujo). Mi trovis la tradukon en la
libro "Pendumilaj Lidoj laŭ Kristiano
Morgenŝterno", eldonejo Bleicher, 1980,
ISBN 3-88350-501-3. Pri Richard Schulz
vidu la vikipedian retejon
http://de.wikipedia.org/wiki/Richard_Schulz.
  Verkinto de tiu ĉi Germana poemo estas
Christian Morgenstern (Kristiano Matenstelo,
*1871-05-06 - †1914-03-31).