Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Valentin Thilo * Mit Ernst, o Menschenkinder Germana 1642 Arg-1458-724 2012-12-23 14:10 Manfred nur tiun aldonu
Albrecht Kronenberger Pretigu serioze Esperanto 2012-10-07 Arg-1459-724 2012-12-23 14:25 Manfred nur tiun forigu

Valentin Thilo,
Pretigu serioze

 
tradukita de Albrecht Kronenberger
 
1. Pretigu serioze
la korojn vi en vi.
Aperos grandioze
Jesu', la sav' de Di',
hero' el Dia glor',
de l' Patro promesita,
por lum' kaj viv' donita
el graco kaj favor'.
 
2. La korojn sen prokrasto
preparu al Jesu',
al via granda gasto.
Ne restu ŝtonoj plu.
Pretigu vin kun ĝoj'.
La montojn malaltigu,
la valojn ebenigu,
ke glatu Lia voj'.
 
3. Humilo kaj modero
valoras antaŭ Di'.
Aplombo kaj fiero
kondukas al neni'.
Obea justa kor'
orgojlon abomenos,
kaj pretos, kiam venon
Jesuo, la Sinjor'.
 
4. Jesuo, min pretigu
Vi mem, per bon' kaj ben'.
Advente apertigu
Vi min por via ven'.
Eniru do en min
de l' stalo kaj de l' kripo,
kaj koro, lango, lipo
eterne dankos vin.
 
 
 
Traduko de la Germana poemo "Mit Ernst,
o Menschenkinder" de Valentin Thilo
(*1607-04-19 - †1662-07-27) en
Esperanton de Albrecht Kronenberger
(*1940-01-21) en 2012-10-07.

Tiu ĉi Esperantigo de la eklezia kanto
aperis en la jaro 2012 en la n-ro 6 (897)
de la dumonata kristano revuo "Dia Regno".
La kanto estas kantebla laŭ la eklezia
kristana kanto "Von Gott will ich nicht
lassen".