Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Christian Morgenstern * Der Kranke Germana Arg-140-72 2004-01-31 15:33 Manfred nur tiun aldonu
Willy Nüesch La malsanulo Esperanto Arg-141-72 2013-08-28 18:36 Manfred nur tiun forigu

Christian Morgenstern,
La malsanulo

 
tradukita de Willy Nüesch
 
»Ofte volis morti mi...
Tamen dankas kun sincer'
mi pro vivo kaj sufer'
en metita nun' kaj ĉi.
 
Tiel restos ja tempet'
por forigo de difekt',
eĉ sen veno al perfekt'
pliboniĝos mia pret'.
 
Mi, sen pov', nun agi jam,
tamen helpas al la mi',
kiu post la nun' kaj ĉi
agos en tie', tiam'.«
 
Traduko de la Germana poemo "Der Kranke"
de Christian Morgenstern (Kristiano
Matenstelo, *1871-05-06 - †1914-03-31)
en Esperanton de Willy Nüesch (Etzelstr.
6, CH-8634 Hombrechtikon, Svislando,
*1927-05-09).

La tradukinto Willy Nüesch (Etzelstr. 6,
CH-8634 Hombrechtikon, Svislando, telefono:
+41-(0)31-302 66 56)donis al mi, Manfred
Retzlaff, la permeson publikigi siajn
poem-tradukojn en mia interreta poem-kolekto
„Argiope.bl0rg.net“. Li ankaŭ kontrolis
tiun chi elpresaĵon kaj mi korektis
tajperarojn laŭ liaj indikoj.
Tiu ĉi lia traduko aperis en la literatura
revuo "Fonto" n-ro 274 en Oktobro 2003.