Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Heinrich Heine * Buch der Lieder, Die Heimkehr, I Germana Arg-1434-714 2012-12-09 10:23 Manfred nur tiun aldonu
Manfred Retzlaff Libro de la kantoj, La reveno, I Esperanto 1984 Arg-1435-714 2012-12-09 12:12 Manfred nur tiun forigu

Heinrich Heine,
Libro de la kantoj, La reveno, I

 
tradukita de Manfred Retzlaff
 
Mian vivon igis hela
Dolĉa bildo per radi'
Nun la bildo paliĝintas.
En noktego estas mi.1)
 
Kiam estas en malhelo,
La infano, timas ĝi;
Por forigi la premecon
Laŭte kantas tiu ĉi.
 
Infanece, ne tre plaĉe
Kantas mi en malhelec';
Sed la kanto liberigis
Min de mia kor-premec'.
 
Traduko de la Germana poemo "Buch der
Lieder, Die Heimkehr, I" de Heinrich Heine
(*1797-12-13 - †1856-02-17) en
Esperanton de Manfred Retzlaff (*1938-11-04)
en 1984.
 
1) aŭ:\\Mia viv', per dolĉa bildo\\Lumigita
estis ĝi.\\Nun la bildo paliĝintas,\\En
noktego estas mi.