Poezio
piece of old paper
Esperanto English German
Welcome Page Manfredo † List of Poems List of Translations List of Poets Poezio in Numbers Login
 export for printing: portrait (PDF) landscape (PDF) | [show all export formats]
author  [first name] title language publication id code last modification view
Christian Morgenstern * Einen Freund über seinen Liebeskummer zu trösten German Arg-138-71 2004-02-01 11:34 Manfred only this add
Willy Nüesch Por konsoli amikon pri lia am-aflikto Esperanto Arg-139-71 2013-08-28 18:39 Manfred only this remove

Christian Morgenstern,
Por konsoli amikon pri lia am-aflikto

 
translated by Willy Nüesch
 
Ni devas ree renkontiĝi ĉiam
kaj suferadi unu per l' alia,
ĝis ĉion tion ĉi ni benos iam.
 
En tiu tago la sufer' foriĝos,
sufer' almenaŭ, kiun blindo teksis,
kaj kiu nin arbar-en-ŝtorme fleksis.
 
En novan celon ni kaj vivon tiam
kiel riveroj en la mar' kunfluos,
kaj plu nenia apartiĝ' nin skuos.
 
Finfine tiam la "...ne serĉas sian"
en niaj koroj kiel ver' sin ankros.
Kaj al ni forto kaj feliĉ' ne mankos.
 
Translation of the German poem "Einen
Freund über seinen Liebeskummer zu
trösten" by Christian Morgenstern (Kristiano
Matenstelo, *1871-05-06 - †1914-03-31)
into Esperanto by Willy Nüesch (Etzelstr.
6, CH-8634 Hombrechtikon, Svislando,
*1927-05-09).

La tradukinto Willy Nüesch (Etzelstr. 6,
CH-8634 Hombrechtikon, Svislando, telefono:
+41-(0)31-302 66 56)donis al mi, Manfred
Retzlaff, la permeson publikigi siajn
poem-tradukojn en mia interreta poem-kolekto
„Argiope.bl0rg.net“. Li ankaŭ kontrolis
tiun chi elpresaĵon kaj mi korektis
tajperarojn laŭ liaj indikoj.
Tiu ĉi lia traduko aperis en la literatura
revuo "Fonto" n-ro 274 en Oktobro 2003.