Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Heinrich Heine * Buch der Lieder, Junge Leiden, VII Germana Arg-1423-708 2012-12-07 12:50 Manfred nur tiun forigu
Manfred Retzlaff Libro de la kantoj, Junaĝaj suferoj, VII Esperanto 1983 Arg-1424-708 | MR-138-1 2012-12-07 19:46 Manfred nur tiun forigu

Heinrich Heine,
Libro de la kantoj, Junaĝaj suferoj, VII

 

Heinrich Heine,
Buch der Lieder, Junge Leiden, VII

 
tradukita de Manfred Retzlaff    
 
Sur la monto la kastelo   Berg und Burgen schaun herunter
En la Rejn' spegulas sin;   In den spiegelhellen Rhein,
Mia ŝipo en sunhelo   Und mein Schiffchen segelt munter,
Sur la akvo portas min.1)   Rings umglänzt von Sonnenschein.
 
Moviĝantaj sub la vento   Ruhig seh ich zu dem Spiele
Brilas ondoj kiel or',   Goldner Wellen, kraus bewegt;
Ekvekiĝas en mi sento   Still erwachen die Gefühle,
Ripozinta en la kor'.   Die ich tief im Busen hegt.
 
Feliĉige salutante   Freundlich grüßend und verheißend
Logas for mi la river';   Lockt hinab des Stromes Pracht;
Sed mi scias: minacante   Doch ich kenn ihn, oben gleißend,
Loĝas en ĝi mort-danĝer'.   Birgt sein Innres Tod und Nacht.
 
Supre estis ĝi ĝojiga   Oben Lust, im Busen Tücken,
Kiel mia anatin',   Strom, du bist der Liebsten Bild!
Sed interne tre timiga,   Die kann auch so freundlich nicken,
Kun malico en la sin'.   Lächelt auch so fromm und mild.
 
Traduko de la Germana poemo "Buch der
Lieder, Junge Leiden, VII" de Heinrich
Heine (*1797-12-13 - †1856-02-17)
en Esperanton de Manfred Retzlaff
(*1938-11-04) en 1983.
  Verkinto de tiu ĉi Germana poemo estas
Heinrich Heine (*1797-12-13 - †1856-02-17).
 
1) aŭ:\\En la Rejno speguliĝas\\Sur la
monto la kastel'\\Gaje mia ŝip' moviĝas\\En
la brila suna hel'.