Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Heinrich Heine * Buch der Lieder, Junge Leiden, V Germana Arg-1419-706 2012-12-07 09:40 Manfred nur tiun forigu
Manfred Retzlaff Libro de la kantoj, Junaĝaj suferoj, V Esperanto 1983-06-29 Arg-1420-706 | MR-136-1 2012-12-07 10:00 Manfred nur tiun forigu

Heinrich Heine,
Libro de la kantoj, Junaĝaj suferoj, V

 

Heinrich Heine,
Buch der Lieder, Junge Leiden, V

 
tradukita de Manfred Retzlaff    
 
Bela loko de sufero,   Schöne Wiege meiner Leiden,
Bela tombo estas vi.   Schönes Grabmal meiner Ruh,
Bela urbo, estas vero,   Schöne Stadt, wir müssen scheiden, -
Ke adiaŭ diras mi.   Lebe wohl! ruf ich dir zu.
 
Nun adiaŭ, promenejo,   Lebe wohl, du heilge Schwelle,
Kie iris la knabin',   Wo da wandelt Liebchen traut;
Nun adiaŭ, sankta ejo,   Lebe wohl! du heilge Stelle,
Kie mi ekvidis ŝin.   Wo ich sie zuerst geschaut.
 
Se ne estus mi vidinta   Hätt ich dich doch nie gesehen,
Vin, de mia kor' reĝin'!   Schöne Herzenskönigin!
Ja ne estus okazinta,   Nimmer war es dann geschehen,
Ke mizer' premegas min.   Daß ich jetzt so elend bin.
 
Ke vi amu min pasie   Nie wollt ich dein Herze rühren,
Mia estis ne dezir',   Liebe hab ich nie erfleht;
Mi nur volis vivi tie,   Nur ein stilles Leben führen
Kie blovas via spir'.   Wollt ich, wo dein Odem weht.
 
Vi amarajn vortojn diras,   Doch du drängst mich selbst von hinnen,
Kaj min puŝas de mi for.   Bittre Worte spricht dein Mund;
Tio tute min disŝiras,   Wahnsinn wühlt in meinen Sinnen,
Malsanegas mia kor'.   Und mein Herz ist krank und wund.
 
Kaj mi sentas egan lacon,   Und die Glieder matt und träge
Min fortrenas kun baston',   Schlepp ich fort am Wanderstab,
Ĝis mi trovas mian pacon   Bis mein müdes Haupt ich lege
Fore sub tombeja ŝton'.   Ferne in ein kühles Grab.
 
Traduko de la Germana poemo "Buch der
Lieder, Junge Leiden, V" de Heinrich Heine
(*1797-12-13 - †1856-02-17) en
Esperanton de Manfred Retzlaff (*1938-11-04)
en 1983-06-29.
  Verkinto de tiu ĉi Germana poemo estas
Heinrich Heine (*1797-12-13 - †1856-02-17).