Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Manfred Retzlaff Libro de la kantoj, Junaĝaj suferoj, II Esperanto 1984 Arg-1410-700 | MR-133-1 2012-12-06 11:14 Manfred nur tiun forigu
Heinrich Heine * Buch der Lieder, Junge Leiden, II Germana Arg-1409-700 2012-12-06 11:15 Manfred nur tiun aldonu

Heinrich Heine,
Libro de la kantoj, Junaĝaj suferoj, II

 
tradukita de Manfred Retzlaff
 
Min pelas tien-reen ĝi;
Ĉar vidos mi la plej belegan,
De l' virgulinoj plej ĉarmegan.
Ho, mia kor', kiel batas vi!
 
La horoj ja estas pigrular',
Trenas komforte min, tede,
Iras pluen nur oscede.
Plirapidu, vi horar'!
 
Maltrankvilemo ekkaptas min!
Sed ja neniam amis la horoj;
Estas kruelaj ili, sen koroj,
Pri la amantoj gajigas sin.
 
Traduko de la Germana poemo "Buch der
Lieder, Junge Leiden, II" de Heinrich
Heine (*1797-12-13 - †1856-02-17)
en Esperanton de Manfred Retzlaff
(*1938-11-04) en 1984.