
| eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn |
| verkinto [voknomo] | titolo | lingvo | publikigo | identiga kodo | lasta modifo | aspekto |
|---|---|---|---|---|---|---|
| Manfredo Ratislavo | En la glaso ne guto plu | Esperanto | 2003-10 | Arg-133-68 | MR-408-1a | 2003-11-21 15:58 Manfred | nur tiun forigu |
| N. N. 62 | Hospitia sub tilia | Latina | Arg-1740-68 | 2013-04-06 22:26 Manfred | nur tiun aldonu | |
| N. N. 63 | Hospitia sub tilia | Latina | Arg-1741-68 | 2013-04-06 22:37 Manfred | nur tiun aldonu | |
| Rudolf Baumbach | * Keinen Tropfen im Becher mehr | Germana | Arg-132-68 | MR-408-1 | 2013-04-06 21:49 Manfred | nur tiun aldonu |
Rudolf Baumbach, |
| tradukita de Manfredo Ratislavo |
| 1 Estas eĉ ne plu guto en |
| mia glas’, la monujo sen |
| mono; estas la fino. |
| Ebriigis ja la vin’, |
| kaj rigardo via min, |
| ho gastejo-mastrino! |
| 2 “Je kredit’ ne povas mi |
| doni vinon plu al vi,“ |
| diras ŝi ridante. |
| „Povas por la garanti’ |
| vian sakon doni vi, |
| restu plu trinkante!“ |
| 3 Interŝanĝas tiun ĉi |
| sakon kontraŭ vino li, |
| volas survojigi |
| sin, sed diras la mastrin’: |
| „Lasu, juna ulo, vin |
| garantiaĵigi!“ |
| 4 Donas por la garanti’ |
| ĉiujn siajn aĵojn li |
| kontraŭ dolĉa vino; |
| afliktite volis sin |
| turni for de la mastrin’, |
| la belega ino. |
| 5 Diras tiam tiu ĉi |
| bela ino: „Donu vi |
| koron al mi vian!“ |
| - Mi sciigas nun al vi, |
| ke sur sia buŝo ŝi |
| sentis jen alian. |
| 6 Verkis tiun kanton ĉi |
| en somera nokto mi, |
| gaje ĝin kantanta. |
| Sidis antaŭ glas’ da vin |
| mi sur benk’ kun la mastrin’ |
| sub tilio floranta. |
| Traduko de la Germana poemo "Keinen Tropfen im Becher mehr" de Rudolf Baumbach (*1840 - †1905) en Esperanton de Manfredo Ratislavo (Manfred Retzlaff, Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde, Germanio, *1938-11-04) en 2003-10. |