Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Manfred Retzlaff Enlitiĝi devas vi Esperanto 1983 Arg-1344-669 | MR-082-1 2012-11-21 19:37 Manfred nur tiun forigu
James Krüss * Hanselmann muss schlafen gehn Germana Arg-1343-669 2012-11-21 19:24 Manfred nur tiun aldonu

James Krüss,
Enlitiĝi devas vi

 
tradukita de Manfred Retzlaff
 
Enlitiĝi devas vi,
ĉar jam la malhelo
de l' vespero ĉirkaŭ ni
nun ekregas ĉie ĉi,
lumas hela stelo.
 
Dormos baldaŭ jam la sun'
en la nigra spaco.
Kaj la viro sur la lun'
iras en la liton nun
pro treega laco.
 
La paseroj de l' tegment'
iris en la nestojn.
Sin kuŝigis eĉ la vent',
nur la kat' en la silent'
ĉasas nokte bestojn.
 
Ĉar fariĝis nun vesper'
ĉiuj sin kaŝigas.
Sed kelkiun la mizer',
la doloro kaj sufer'
tute maldormigas.
 
Traduko de la Germana poemo "Hanselmann
muss schlafen gehn" de James Krüss (Jakobo
Krujso, *1926-05.31 - †1997-08.02)
en Esperanton de Manfred Retzlaff
(*1938-11-04) en 1983.