Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Manfred Retzlaff Vespera kanto Esperanto 1988-04-16 Arg-1302-645 | MR-212.1 2012-11-04 23:01 Manfred nur tiun aldonu
Manfredo Ratislavo Abendlied Esperanto 2012-11 Arg-1378-645 2012-11-27 18:34 Manfred nur tiun forigu
August Heinrich Hoffmann * Abendlied Germana Arg-1300-645 2012-11-27 18:18 Manfred nur tiun aldonu
Manfred Retzlaff Vespera kanto Esperanto 2013-01-27 Arg-1943-645 2014-01-28 23:29 Manfred nur tiun aldonu

August Heinrich Hoffmann,
Abendlied

 
tradukita de Manfredo Ratislavo
 
Nun vesper' fariĝas
Ree tie ĉi,
Paco subeniĝas
Kaj ripozas ni.
 
Rivereto fluas
Ĉe la roko sen
Ĉeso kaj ĝi bruas
Plu kaj plue jen.
 
Sonoril' neniu
Ripozigas ĝin,
Ne dormigas iu
Ĝin je l' tagofin'.
 
Tia, mia koro,
Estas ankaŭ vi.
Donu, ho Sinjoro,
Pacon vi al ĝi.
 
Traduko de la Germana poemo "Abendlied"
de August Heinrich Hoffmann (Hoffmann von
Fallersleben, *1798-04-02 - †1874-01-19)
en Esperanton de Manfredo Ratislavo (Manfred
Retzlaff, Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde,
Germanio, *1938-11-04) en 2012-11.

Vidu ankaŭ:
http://de.wikisource.org/wiki/Abendlied_(Fallersleben).
La muziknotoj troviĝas en
http://www.lieder-archiv.de/abend_wird_es_wieder-notenblatt_300026.html,
la melodio estas aŭdebla en
http://ingeb.org/Lieder/abendwir.html.