Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Ludwig Uhland * Die Kapelle Germana Arg-1286-639 2012-11-02 16:53 Manfred nur tiun aldonu
Ludwig Lazarus Zamenhof La kapelo Esperanto Arg-1288-639 2012-11-02 16:27 Manfred nur tiun forigu
Hans-Georg Kaiser La kapelo Esperanto Arg-1290-639 2012-11-02 09:10 Manfred nur tiun forigu
Manfred Retzlaff La kapelo Esperanto Arg-1287-639 2012-11-02 08:49 Manfred nur tiun aldonu

Ludwig Uhland,
La kapelo

 

Ludwig Uhland,
La kapelo

 
tradukita de Hans-Georg Kaiser   tradukita de Ludwig Lazarus Zamenhof
 
Supre tronas sur la monto   Supre staras sur la monto
La kapelo en kviet'.   La silenta kapeleto,
En la valherbej' ĉe l' fonto   En la valo, ĉe la fonto
Ĝoje kantas paŝtknabet'.   Ĝoje kantas paŝtisteto.
 
Kun funebra sonorilo   Sonorado, mortkantado
Ektimigas mortkantad'.   Nun eksonas tra l' silento, -
Finas tuj la ĝojjubilo   Haltas knabo en kantado
De la knabo ĉe l' konstat'.   Kaj aŭskultas kun atento.
 
La ĝojintoj post la morto   En la tombojn de l' monteto
Supren en la tombojn venos   El la valo ĉiu venos.
Paŝtoknabo, laŭ la sorto,   Ankaŭ vin, ho paŝtisteto,
jen ja Morto vin eĉ prenos.   Oni iam tien prenos.
 
Traduko de la Germana poemo "Die Kapelle"
de Ludwig Uhland (*1787.04.26 -
†1862-13-11) en Esperanton de
Hans-Georg Kaiser (Cezar, *1954-05-21).

Tiu ĉi poem-traduko troviĝas en
http://www.cezarpoemtradukoj.cezarpoezio.de/213.html.
  Traduko de la Germana poemo "Die Kapelle"
de Ludwig Uhland (*1787.04.26 -
†1862-13-11) en Esperanton de Ludwig
Lazarus Zamenhof (Ludoviko Lazaro Zamenhofo,
*1859-12-15 - †1917-04-14).

Tiu ĉi poem-traduko troviĝas ankaŭ en
www.literaturo.dk/kapelo.htm, ene
de la listo http://www.literaturo.dk/enhavo.htm.