eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn |
verkinto [voknomo] | titolo | lingvo | publikigo | identiga kodo | lasta modifo | aspekto |
---|---|---|---|---|---|---|
Ludwig Lazarus Zamenhof | La kapelo | Esperanto | Arg-1288-639 | 2012-11-02 16:27 Manfred | nur tiun forigu | |
Hans-Georg Kaiser | La kapelo | Esperanto | Arg-1290-639 | 2012-11-02 09:10 Manfred | nur tiun aldonu | |
Manfred Retzlaff | La kapelo | Esperanto | Arg-1287-639 | 2012-11-02 08:49 Manfred | nur tiun forigu | |
Ludwig Uhland | * Die Kapelle | Germana | Arg-1286-639 | 2012-11-02 16:53 Manfred | nur tiun aldonu |
Ludwig Uhland, | Ludwig Uhland, | |
tradukita de Ludwig Lazarus Zamenhof | tradukita de Manfred Retzlaff | |
Supre staras sur la monto | Supre staras la kapelo | |
La silenta kapeleto, | Sur la pinto de la mont’, | |
En la valo, ĉe la fonto | La paŝtist’ en suna helo | |
Ĝoje kantas paŝtisteto. | Ĝoje kantas ĉe la font’. | |
Sonorado, mortkantado | Triste la sonorileto | |
Nun eksonas tra l' silento, - | De funebro sonas de | |
Haltas knabo en kantado | La altaĵ’ tra la kvieto, | |
Kaj aŭskultas kun atento. | La paŝtist’ jam kantas ne. | |
En la tombojn de l' monteto | Ĝin ne povas aŭdi soni | |
El la valo ĉiu venos. | La gajuloj post viv-fin’. | |
Ankaŭ vin, ho paŝtisteto, | Ho, paŝtisto, iam oni | |
Oni iam tien prenos. | Portos supren ankaŭ vin. | |
Traduko de la Germana poemo "Die Kapelle" de Ludwig Uhland (*1787.04.26 - †1862-13-11) en Esperanton de Ludwig Lazarus Zamenhof (Ludoviko Lazaro Zamenhofo, *1859-12-15 - †1917-04-14). Tiu ĉi poem-traduko troviĝas ankaŭ en www.literaturo.dk/kapelo.htm, ene de la listo http://www.literaturo.dk/enhavo.htm. | Traduko de la Germana poemo "Die Kapelle" de Ludwig Uhland (*1787.04.26 - †1862-13-11) en Esperanton de Manfred Retzlaff (*1938-11-04). Pri la aŭtoro vidu ankaŭ la vikipedian retejon http://en.wikipedia.org/wiki/Ludwig_Uhland. |