Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Ludwig Uhland * Die Kapelle Germana Arg-1286-639 2012-11-02 16:53 Manfred nur tiun forigu
Ludwig Lazarus Zamenhof La kapelo Esperanto Arg-1288-639 2012-11-02 16:27 Manfred nur tiun forigu
Hans-Georg Kaiser La kapelo Esperanto Arg-1290-639 2012-11-02 09:10 Manfred nur tiun aldonu
Manfred Retzlaff La kapelo Esperanto Arg-1287-639 2012-11-02 08:49 Manfred nur tiun aldonu

Ludwig Uhland,
La kapelo

 

Ludwig Uhland,
Die Kapelle

 
tradukita de Ludwig Lazarus Zamenhof    
 
Supre staras sur la monto   Droben stehet die Kapelle,
La silenta kapeleto,   Schauet still ins Tal hinab.
En la valo, ĉe la fonto   Drunten singt bei Wies' und Quelle
Ĝoje kantas paŝtisteto.   Froh und hell der Hirtenknab'.
 
Sonorado, mortkantado   Traurig tönt des Glocklein nider,
Nun eksonas tra l' silento, -   Schauerlich der Leichenchor;
Haltas knabo en kantado   Stille sind die frohen Lieder,
Kaj aŭskultas kun atento.   Und der Knabe lauscht empor.
 
En la tombojn de l' monteto   Droben bringt man sie zu Grabe,
El la valo ĉiu venos.   Die sich freuten in dem Tal:
Ankaŭ vin, ho paŝtisteto,   Hirtenknabe, Hirtenknabe!
Oni iam tien prenos.   Dir auch singt man dort einmal.
 
Traduko de la Germana poemo "Die Kapelle"
de Ludwig Uhland (*1787.04.26 -
†1862-13-11) en Esperanton de Ludwig
Lazarus Zamenhof (Ludoviko Lazaro Zamenhofo,
*1859-12-15 - †1917-04-14).

Tiu ĉi poem-traduko troviĝas ankaŭ en
www.literaturo.dk/kapelo.htm, ene
de la listo http://www.literaturo.dk/enhavo.htm.
  Verkinto de tiu ĉi Germana poemo estas
Ludwig Uhland (*1787.04.26 -
†1862-13-11).

Vidu:http://meister.igl.uni-freiburg.de/gedichte/uhl_l03.html.
Pri la poeto vidu la vikipediejon
http://de.wikipedia.org/wiki/Ludwig_Uhland.
La poemo estas kantebla laŭ melodio
verkita de Conradin Kreutzer. La melodio
estas aŭdebla tie:
http://www.musicanet.org/robokopp/Lieder/drobenst.html.