
| eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn |
| verkinto [voknomo] | titolo | lingvo | publikigo | identiga kodo | lasta modifo | aspekto |
|---|---|---|---|---|---|---|
| Ludwig Uhland | * Die Kapelle | Germana | Arg-1286-639 | 2012-11-02 16:53 Manfred | nur tiun aldonu | |
| Ludwig Lazarus Zamenhof | La kapelo | Esperanto | Arg-1288-639 | 2012-11-02 16:27 Manfred | nur tiun forigu | |
| Hans-Georg Kaiser | La kapelo | Esperanto | Arg-1290-639 | 2012-11-02 09:10 Manfred | nur tiun aldonu | |
| Manfred Retzlaff | La kapelo | Esperanto | Arg-1287-639 | 2012-11-02 08:49 Manfred | nur tiun forigu |
Ludwig Uhland, | Ludwig Uhland, | |
| tradukita de Manfred Retzlaff | tradukita de Ludwig Lazarus Zamenhof | |
| Supre staras la kapelo | Supre staras sur la monto | |
| Sur la pinto de la mont’, | La silenta kapeleto, | |
| La paŝtist’ en suna helo | En la valo, ĉe la fonto | |
| Ĝoje kantas ĉe la font’. | Ĝoje kantas paŝtisteto. | |
| Triste la sonorileto | Sonorado, mortkantado | |
| De funebro sonas de | Nun eksonas tra l' silento, - | |
| La altaĵ’ tra la kvieto, | Haltas knabo en kantado | |
| La paŝtist’ jam kantas ne. | Kaj aŭskultas kun atento. | |
| Ĝin ne povas aŭdi soni | En la tombojn de l' monteto | |
| La gajuloj post viv-fin’. | El la valo ĉiu venos. | |
| Ho, paŝtisto, iam oni | Ankaŭ vin, ho paŝtisteto, | |
| Portos supren ankaŭ vin. | Oni iam tien prenos. | |
| Traduko de la Germana poemo "Die Kapelle" de Ludwig Uhland (*1787.04.26 - †1862-13-11) en Esperanton de Manfred Retzlaff (*1938-11-04). Pri la aŭtoro vidu ankaŭ la vikipedian retejon http://en.wikipedia.org/wiki/Ludwig_Uhland. | Traduko de la Germana poemo "Die Kapelle" de Ludwig Uhland (*1787.04.26 - †1862-13-11) en Esperanton de Ludwig Lazarus Zamenhof (Ludoviko Lazaro Zamenhofo, *1859-12-15 - †1917-04-14). Tiu ĉi poem-traduko troviĝas ankaŭ en www.literaturo.dk/kapelo.htm, ene de la listo http://www.literaturo.dk/enhavo.htm. |