Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Manfred Retzlaff La kapelo Esperanto Arg-1287-639 2012-11-02 08:49 Manfred nur tiun aldonu
Hans-Georg Kaiser La kapelo Esperanto Arg-1290-639 2012-11-02 09:10 Manfred nur tiun forigu
Ludwig Lazarus Zamenhof La kapelo Esperanto Arg-1288-639 2012-11-02 16:27 Manfred nur tiun forigu
Ludwig Uhland * Die Kapelle Germana Arg-1286-639 2012-11-02 16:53 Manfred nur tiun forigu

Ludwig Uhland,
Die Kapelle

 

Ludwig Uhland,
La kapelo

 

Ludwig Uhland,
La kapelo

 
    tradukita de Ludwig Lazarus Zamenhof   tradukita de Hans-Georg Kaiser
 
Droben stehet die Kapelle,   Supre staras sur la monto   Supre tronas sur la monto
Schauet still ins Tal hinab.   La silenta kapeleto,   La kapelo en kviet'.
Drunten singt bei Wies' und Quelle   En la valo, ĉe la fonto   En la valherbej' ĉe l' fonto
Froh und hell der Hirtenknab'.   Ĝoje kantas paŝtisteto.   Ĝoje kantas paŝtknabet'.
 
Traurig tönt des Glocklein nider,   Sonorado, mortkantado   Kun funebra sonorilo
Schauerlich der Leichenchor;   Nun eksonas tra l' silento, -   Ektimigas mortkantad'.
Stille sind die frohen Lieder,   Haltas knabo en kantado   Finas tuj la ĝojjubilo
Und der Knabe lauscht empor.   Kaj aŭskultas kun atento.   De la knabo ĉe l' konstat'.
 
Droben bringt man sie zu Grabe,   En la tombojn de l' monteto   La ĝojintoj post la morto
Die sich freuten in dem Tal:   El la valo ĉiu venos.   Supren en la tombojn venos
Hirtenknabe, Hirtenknabe!   Ankaŭ vin, ho paŝtisteto,   Paŝtoknabo, laŭ la sorto,
Dir auch singt man dort einmal.   Oni iam tien prenos.   jen ja Morto vin eĉ prenos.
 
Verkinto de tiu ĉi Germana poemo estas
Ludwig Uhland (*1787.04.26 -
†1862-13-11).

Vidu:http://meister.igl.uni-freiburg.de/gedichte/uhl_l03.html.
Pri la poeto vidu la vikipediejon
http://de.wikipedia.org/wiki/Ludwig_Uhland.
La poemo estas kantebla laŭ melodio
verkita de Conradin Kreutzer. La melodio
estas aŭdebla tie:
http://www.musicanet.org/robokopp/Lieder/drobenst.html.
  Traduko de la Germana poemo "Die Kapelle"
de Ludwig Uhland (*1787.04.26 -
†1862-13-11) en Esperanton de Ludwig
Lazarus Zamenhof (Ludoviko Lazaro Zamenhofo,
*1859-12-15 - †1917-04-14).

Tiu ĉi poem-traduko troviĝas ankaŭ en
www.literaturo.dk/kapelo.htm, ene
de la listo http://www.literaturo.dk/enhavo.htm.
  Traduko de la Germana poemo "Die Kapelle"
de Ludwig Uhland (*1787.04.26 -
†1862-13-11) en Esperanton de
Hans-Georg Kaiser (Cezar, *1954-05-21).

Tiu ĉi poem-traduko troviĝas en
http://www.cezarpoemtradukoj.cezarpoezio.de/213.html.