Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Ludwig Uhland * Die Kapelle Germana Arg-1286-639 2012-11-02 16:53 Manfred nur tiun forigu
Ludwig Lazarus Zamenhof La kapelo Esperanto Arg-1288-639 2012-11-02 16:27 Manfred nur tiun aldonu
Hans-Georg Kaiser La kapelo Esperanto Arg-1290-639 2012-11-02 09:10 Manfred nur tiun forigu
Manfred Retzlaff La kapelo Esperanto Arg-1287-639 2012-11-02 08:49 Manfred nur tiun forigu

Ludwig Uhland,
Die Kapelle

 

Ludwig Uhland,
La kapelo

 

Ludwig Uhland,
La kapelo

 
    tradukita de Manfred Retzlaff   tradukita de Hans-Georg Kaiser
 
Droben stehet die Kapelle,   Supre staras la kapelo   Supre tronas sur la monto
Schauet still ins Tal hinab.   Sur la pinto de la mont’,   La kapelo en kviet'.
Drunten singt bei Wies' und Quelle   La paŝtist’ en suna helo   En la valherbej' ĉe l' fonto
Froh und hell der Hirtenknab'.   Ĝoje kantas ĉe la font’.   Ĝoje kantas paŝtknabet'.
 
Traurig tönt des Glocklein nider,   Triste la sonorileto   Kun funebra sonorilo
Schauerlich der Leichenchor;   De funebro sonas de   Ektimigas mortkantad'.
Stille sind die frohen Lieder,   La altaĵ’ tra la kvieto,   Finas tuj la ĝojjubilo
Und der Knabe lauscht empor.   La paŝtist’ jam kantas ne.   De la knabo ĉe l' konstat'.
 
Droben bringt man sie zu Grabe,   Ĝin ne povas aŭdi soni   La ĝojintoj post la morto
Die sich freuten in dem Tal:   La gajuloj post viv-fin’.   Supren en la tombojn venos
Hirtenknabe, Hirtenknabe!   Ho, paŝtisto, iam oni   Paŝtoknabo, laŭ la sorto,
Dir auch singt man dort einmal.   Portos supren ankaŭ vin.   jen ja Morto vin eĉ prenos.
 
Verkinto de tiu ĉi Germana poemo estas
Ludwig Uhland (*1787.04.26 -
†1862-13-11).

Vidu:http://meister.igl.uni-freiburg.de/gedichte/uhl_l03.html.
Pri la poeto vidu la vikipediejon
http://de.wikipedia.org/wiki/Ludwig_Uhland.
La poemo estas kantebla laŭ melodio
verkita de Conradin Kreutzer. La melodio
estas aŭdebla tie:
http://www.musicanet.org/robokopp/Lieder/drobenst.html.
  Traduko de la Germana poemo "Die Kapelle"
de Ludwig Uhland (*1787.04.26 -
†1862-13-11) en Esperanton de
Manfred Retzlaff (*1938-11-04).

Pri la aŭtoro vidu ankaŭ la vikipedian
retejon http://en.wikipedia.org/wiki/Ludwig_Uhland.
  Traduko de la Germana poemo "Die Kapelle"
de Ludwig Uhland (*1787.04.26 -
†1862-13-11) en Esperanton de
Hans-Georg Kaiser (Cezar, *1954-05-21).

Tiu ĉi poem-traduko troviĝas en
http://www.cezarpoemtradukoj.cezarpoezio.de/213.html.