Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Ludwig Uhland * Die Kapelle Germana Arg-1286-639 2012-11-02 16:53 Manfred nur tiun forigu
Ludwig Lazarus Zamenhof La kapelo Esperanto Arg-1288-639 2012-11-02 16:27 Manfred nur tiun aldonu
Hans-Georg Kaiser La kapelo Esperanto Arg-1290-639 2012-11-02 09:10 Manfred nur tiun forigu
Manfred Retzlaff La kapelo Esperanto Arg-1287-639 2012-11-02 08:49 Manfred nur tiun forigu

Ludwig Uhland,
Die Kapelle

 

Ludwig Uhland,
La kapelo

 

Ludwig Uhland,
La kapelo

 
    tradukita de Hans-Georg Kaiser   tradukita de Manfred Retzlaff
 
Droben stehet die Kapelle,   Supre tronas sur la monto   Supre staras la kapelo
Schauet still ins Tal hinab.   La kapelo en kviet'.   Sur la pinto de la mont’,
Drunten singt bei Wies' und Quelle   En la valherbej' ĉe l' fonto   La paŝtist’ en suna helo
Froh und hell der Hirtenknab'.   Ĝoje kantas paŝtknabet'.   Ĝoje kantas ĉe la font’.
 
Traurig tönt des Glocklein nider,   Kun funebra sonorilo   Triste la sonorileto
Schauerlich der Leichenchor;   Ektimigas mortkantad'.   De funebro sonas de
Stille sind die frohen Lieder,   Finas tuj la ĝojjubilo   La altaĵ’ tra la kvieto,
Und der Knabe lauscht empor.   De la knabo ĉe l' konstat'.   La paŝtist’ jam kantas ne.
 
Droben bringt man sie zu Grabe,   La ĝojintoj post la morto   Ĝin ne povas aŭdi soni
Die sich freuten in dem Tal:   Supren en la tombojn venos   La gajuloj post viv-fin’.
Hirtenknabe, Hirtenknabe!   Paŝtoknabo, laŭ la sorto,   Ho, paŝtisto, iam oni
Dir auch singt man dort einmal.   jen ja Morto vin eĉ prenos.   Portos supren ankaŭ vin.
 
Verkinto de tiu ĉi Germana poemo estas
Ludwig Uhland (*1787.04.26 -
†1862-13-11).

Vidu:http://meister.igl.uni-freiburg.de/gedichte/uhl_l03.html.
Pri la poeto vidu la vikipediejon
http://de.wikipedia.org/wiki/Ludwig_Uhland.
La poemo estas kantebla laŭ melodio
verkita de Conradin Kreutzer. La melodio
estas aŭdebla tie:
http://www.musicanet.org/robokopp/Lieder/drobenst.html.
  Traduko de la Germana poemo "Die Kapelle"
de Ludwig Uhland (*1787.04.26 -
†1862-13-11) en Esperanton de
Hans-Georg Kaiser (Cezar, *1954-05-21).

Tiu ĉi poem-traduko troviĝas en
http://www.cezarpoemtradukoj.cezarpoezio.de/213.html.
  Traduko de la Germana poemo "Die Kapelle"
de Ludwig Uhland (*1787.04.26 -
†1862-13-11) en Esperanton de
Manfred Retzlaff (*1938-11-04).

Pri la aŭtoro vidu ankaŭ la vikipedian
retejon http://en.wikipedia.org/wiki/Ludwig_Uhland.