Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Ludwig Uhland * Die Kapelle Germana Arg-1286-639 2012-11-02 16:53 Manfred nur tiun forigu
Ludwig Lazarus Zamenhof La kapelo Esperanto Arg-1288-639 2012-11-02 16:27 Manfred nur tiun aldonu
Hans-Georg Kaiser La kapelo Esperanto Arg-1290-639 2012-11-02 09:10 Manfred nur tiun aldonu
Manfred Retzlaff La kapelo Esperanto Arg-1287-639 2012-11-02 08:49 Manfred nur tiun forigu

Ludwig Uhland,
Die Kapelle

 

Ludwig Uhland,
La kapelo

 
    tradukita de Manfred Retzlaff
 
Droben stehet die Kapelle,   Supre staras la kapelo
Schauet still ins Tal hinab.   Sur la pinto de la mont’,
Drunten singt bei Wies' und Quelle   La paŝtist’ en suna helo
Froh und hell der Hirtenknab'.   Ĝoje kantas ĉe la font’.
 
Traurig tönt des Glocklein nider,   Triste la sonorileto
Schauerlich der Leichenchor;   De funebro sonas de
Stille sind die frohen Lieder,   La altaĵ’ tra la kvieto,
Und der Knabe lauscht empor.   La paŝtist’ jam kantas ne.
 
Droben bringt man sie zu Grabe,   Ĝin ne povas aŭdi soni
Die sich freuten in dem Tal:   La gajuloj post viv-fin’.
Hirtenknabe, Hirtenknabe!   Ho, paŝtisto, iam oni
Dir auch singt man dort einmal.   Portos supren ankaŭ vin.
 
Verkinto de tiu ĉi Germana poemo estas
Ludwig Uhland (*1787.04.26 -
†1862-13-11).

Vidu:http://meister.igl.uni-freiburg.de/gedichte/uhl_l03.html.
Pri la poeto vidu la vikipediejon
http://de.wikipedia.org/wiki/Ludwig_Uhland.
La poemo estas kantebla laŭ melodio
verkita de Conradin Kreutzer. La melodio
estas aŭdebla tie:
http://www.musicanet.org/robokopp/Lieder/drobenst.html.
  Traduko de la Germana poemo "Die Kapelle"
de Ludwig Uhland (*1787.04.26 -
†1862-13-11) en Esperanton de
Manfred Retzlaff (*1938-11-04).

Pri la aŭtoro vidu ankaŭ la vikipedian
retejon http://en.wikipedia.org/wiki/Ludwig_Uhland.