Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Richard von Schaukal * Unter Wintersternen Germana Arg-1282-637 2012-10-30 21:56 Manfred nur tiun forigu
Manfred Retzlaff Sub vintraj steloj Esperanto Arg-1283-637 2013-07-27 19:19 Manfred nur tiun forigu

Richard von Schaukal,
Sub vintraj steloj

 

Richard von Schaukal,
Unter Wintersternen

 
tradukita de Manfred Retzlaff    
 
La nokt' silentas sub la rond' ĉiela,   Der Himmel glitzert, angefüllt mit Sternen,
Multoble brilas stela lum-radi'.   Die Nacht steht schweigend unter seinem Rund.
El iu foro venas spir' alŝvela,   Ein Hauch schwillt an aus ungeahnten Fernen
Resinkas en tegitan grundon ĝi.   Und sinkt zurück in den verhülten Grund.
 
Rigardas mi l' trembrilon en trankvilo,1)   Ich blicke stille ins kühle Silberflimmern:
La nigra volb' etendas larĝe sin!   Wie wird die schwarze Wölbung hoch und weit!
Ne sentas mi min en la fremda brilo,   Ich fühl mich selbst nicht mehr im fremden Schimmern,
La senfineco superfortas min.   Mich überwältigt die Unendlichkeit.
 
Traduko de la Germana poemo "Unter
Wintersternen" de Richard von Schaukal
(*1874-05-27 - †1942-10-10) en
Esperanton de Manfred Retzlaff (*1938-11-04).

Tiu ĉi poemo aperis en 1989-01-29 en la
germana eklezia gazeto "Bistumszeitung
Münster", sur pago 2.
  Verkinto de tiu ĉi Germana poemo estas
Richard von Schaukal (*1874-05-27 -
†1942-10-10).

Pri la poeto vidu la retejojn:
http://www.austria-lexikon.at/af/Wi
senssammlungen/Biographien/Schaukal,%20Richard
kaj
http://de.wikipedia.org/wiki/Richard_von_Schaukal.
 
1) aŭ:\\Rigardas mi la stelojn en trankvilo,