Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Manfredo Ratislavo Tombosentenco Esperanto 1993 Arg-123-63 | MR-261-1c 2010-05-26 19:44 Manfred nur tiun forigu
Kálmán Kalocsay Kie, laca vagabondo Esperanto Arg-1083-63 2010-05-26 19:45 Manfred nur tiun aldonu
Heinrich Heine * Grabspruch Germana Arg-122-63 | MR-261-1c 2003-10-26 01:05 Manfred nur tiun forigu

Heinrich Heine,
Tombosentenco

 

Heinrich Heine,
Grabspruch

 
tradukita de Manfredo Ratislavo    
 
Kie estos ripozejo   Wo wird einst des Wandermüden
lasta de migranto mi?   letzte Ruhestätte sein?
Ĉu sub palmoj en forejo?   Unter Palmen in dem Süden?
Aŭ ĉe l´ Rejno sub tili´?   Unter Linden an dem Rhein?
 
Ĉu enfosos min malpie   Werd´ ich wo in einer Wüste
iu en dezerta land´?   eingescharrt von fremder Hand?
Aŭ ĉu mi ripozos ie   Oder ruh´ ich an der Küste
en la sablo de marstrand´?   eines Meeres in dem Sand?
 
Tamen, min ĉirkaŭos ĉie   Immerhin! Mich wird umgeben
la ĉiel´ de l´ granda Di´,   Gottes Himmel, dort wie hier,
steloj tie ĉi kaj tie   Und als Totenlampe schweben
lampe ŝvebos super mi.   nachts die Sterne über mir.
 
Traduko de la Germana poemo "Grabspruch"
de Heinrich Heine (*1797-12-13 -
†1856-02-17) en Esperanton de
Manfredo Ratislavo (Manfred Retzlaff,
Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde, Germanio,
*1938-11-04) en 1993.
  Verkinto de tiu ĉi Germana poemo estas
Heinrich Heine (*1797-12-13 - †1856-02-17).