Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Manfredo Ratislavo Tombosentenco Esperanto 1993 Arg-123-63 | MR-261-1c 2010-05-26 19:44 Manfred nur tiun forigu
Kálmán Kalocsay Kie, laca vagabondo Esperanto Arg-1083-63 2010-05-26 19:45 Manfred nur tiun forigu
Heinrich Heine * Grabspruch Germana Arg-122-63 | MR-261-1c 2003-10-26 01:05 Manfred nur tiun aldonu

Heinrich Heine,
Tombosentenco

 

Heinrich Heine,
Kie, laca vagabondo

 
tradukita de Manfredo Ratislavo   tradukita de Kálmán Kalocsay
 
Kie estos ripozejo   Kie, laca vagabondo,
lasta de migranto mi?   trafos mi al lasta hejm'?
Ĉu sub palmoj en forejo?   Ĉu sub suda palmofrondo?
Aŭ ĉe l´ Rejno sub tili´?   Sub tilio apud Rejn'?
 
Ĉu enfosos min malpie   Ĉu min en dezert' enfosos
iu en dezerta land´?   haste ies fremda man',
Aŭ ĉu mi ripozos ie   aŭ en sablo mi ripozos
en la sablo de marstrand´?   borde de la ocean'?
 
Tamen, min ĉirkaŭos ĉie   Kie ajn! Min la ĉieloj
la ĉiel´ de l´ granda Di´,   brakos, kiel tie ĉi,
steloj tie ĉi kaj tie   kaj funebro-lampe steloj
lampe ŝvebos super mi.   ŝvebos nokte super mi.
 
Traduko de la Germana poemo "Grabspruch"
de Heinrich Heine (*1797-12-13 -
†1856-02-17) en Esperanton de
Manfredo Ratislavo (Manfred Retzlaff,
Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde, Germanio,
*1938-11-04) en 1993.

 
  Traduko de la Germana poemo "Grabspruch"
de Heinrich Heine (*1797-12-13 -
†1856-02-17) en Esperanton de
Kálmán Kalocsay (Kalmano Kaloĉajo,
*1911 - †1976).