Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Heine, Heinrich * Grabspruch Germana Arg-122-63 | MR-261-1c 2003-10-26 01:05 Manfred nur tiun aldonu
Kalocsay, Kálmán Kie, laca vagabondo Esperanto Arg-1083-63 2010-05-26 19:45 Manfred nur tiun forigu
Ratislavo, Manfredo Tombosentenco Esperanto 1993 Arg-123-63 | MR-261-1c 2010-05-26 19:44 Manfred nur tiun aldonu

Heinrich Heine,
Kie, laca vagabondo

 
tradukita de Kálmán Kalocsay
 
Kie, laca vagabondo,
trafos mi al lasta hejm'?
Ĉu sub suda palmofrondo?
Sub tilio apud Rejn'?
 
Ĉu min en dezert' enfosos
haste ies fremda man',
aŭ en sablo mi ripozos
borde de la ocean'?
 
Kie ajn! Min la ĉieloj
brakos, kiel tie ĉi,
kaj funebro-lampe steloj
ŝvebos nokte super mi.
 
Traduko de la Germana poemo "Grabspruch"
de Heinrich Heine (*1797-12-13 -
†1856-02-17) en Esperanton de
Kálmán Kalocsay (Kalmano Kaloĉajo,
*1911 - †1976).