Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Heinrich Heine * Grabspruch Germana Arg-122-63 | MR-261-1c 2003-10-26 01:05 Manfred nur tiun aldonu
Kálmán Kalocsay Kie, laca vagabondo Esperanto Arg-1083-63 2010-05-26 19:45 Manfred nur tiun forigu
Manfredo Ratislavo Tombosentenco Esperanto 1993 Arg-123-63 | MR-261-1c 2010-05-26 19:44 Manfred nur tiun forigu

Heinrich Heine,
Kie, laca vagabondo

 

Heinrich Heine,
Tombosentenco

 
tradukita de Kálmán Kalocsay   tradukita de Manfredo Ratislavo
 
Kie, laca vagabondo,   Kie estos ripozejo
trafos mi al lasta hejm'?   lasta de migranto mi?
Ĉu sub suda palmofrondo?   Ĉu sub palmoj en forejo?
Sub tilio apud Rejn'?   Aŭ ĉe l´ Rejno sub tili´?
 
Ĉu min en dezert' enfosos   Ĉu enfosos min malpie
haste ies fremda man',   iu en dezerta land´?
aŭ en sablo mi ripozos   Aŭ ĉu mi ripozos ie
borde de la ocean'?   en la sablo de marstrand´?
 
Kie ajn! Min la ĉieloj   Tamen, min ĉirkaŭos ĉie
brakos, kiel tie ĉi,   la ĉiel´ de l´ granda Di´,
kaj funebro-lampe steloj   steloj tie ĉi kaj tie
ŝvebos nokte super mi.   lampe ŝvebos super mi.
 
Traduko de la Germana poemo "Grabspruch"
de Heinrich Heine (*1797-12-13 -
†1856-02-17) en Esperanton de
Kálmán Kalocsay (Kalmano Kaloĉajo,
*1911 - †1976).

















  Traduko de la Germana poemo "Grabspruch"
de Heinrich Heine (*1797-12-13 -
†1856-02-17) en Esperanton de
Manfredo Ratislavo (Manfred Retzlaff,
Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde, Germanio,
*1938-11-04) en 1993.