Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Manfred Retzlaff La postiljono Esperanto 1984 Arg-1264-625 | MR154-2 2014-08-27 13:27 Manfred nur tiun forigu
Nikolaus Lenau * Der Postillon Germana Arg-1263-625 2012-10-24 22:34 Manfred nur tiun forigu

Nikolaus Lenau,
La postiljono

 

Nikolaus Lenau,
Der Postillon

 
tradukita de Manfred Retzlaff    
 
Ĉarma estis nokt’ de Maj’,   Lieblich war die Maiennacht,
nuboj de arĝento   Silberwölklein flogen,
flugis ĉe l’ ĉielo kaj1)   ob der holden Frühlingspracht
blovis varma vento.   freudig hingezogen.
 
Ekdorminte kuŝis nun   Schlummernd lagen Wies’ und Hain,
voj’ kaj strato ĉiu;   jeder Pfad verlassen;
noktogardis nur la lun’   niemand als der Mondenschein
kaj krom ĝi neniu.   wachte auf der Straßen.
 
Kaj trankvile tra l’ kampar’   Leise nur das Lüftchen sprach
iris la aero,   und es zog gelinder
kie dormis la idar’   durch das stille Schlafgemach
de la primavero.   all der Frühlingskinder.
 
Nur la rivereto sen   Heimlich nur das Bächlein schlich,
bruo fluis tie,   denn der Blüten Träume
kaj odoris floroj jen,   dufteten gar wonniglich
sonĝe idilie.   durch die stillen Räume.
 
Postiljono krudis pli,   Rauher war mein Postillion,
vipon li knaligis,   ließ die Geißel knallen,
lian kornon laŭte li   über Berg und Tal davon
tra la val’ sonigis.   frisch sein Horn erschallen.
 
Sonis de l’ ĉevaloj kvar,   Und von flinken Rossen vier
dum la veturado,   scholl der Hufe Schlagen,
tra floranta la kampar’   die durch’s blühende Revier
gaja huffrapado.   trabten mit Behagen.
 
Preterflugis la pejzaĝ’,   Wald und Flur im schnellen Zug
kiam ni rapidis,   kaum gegrüßt – gemieden;
ke la pacon de l’ vilaĝ’   und vorbei wie Traumesflug
mi apenau vidis.   schwand der Dörfer Frieden.
 
Preterrapidante mi   Mitten in dem Maienglück
vidis che preĝejo,   lag ein Kirchhof innen,
ke en maj-feliĉo ĉi   der den raschen Wanderblick
kushis jen tombejo.   hielt zu ernstem Sinnen.
 
Staris alte super ni,   Hingelehnt an Bergesrand
ĉe dekliva vojo,   war die bleiche Mauer,
pala kruco-bild’ de Di’,   und das Kreuzbild Gottes stand
mute en malĝojo.   hoch, in stummer Trauer.
 
Kaj la postiljon’ malpli   Schwager ritt auf seiner Bahn
gaja nun fariĝis,   stiller jetzt und trüber;
la ĉevalojn igis li   und die Rosse hielt er an,
halti kaj mutiĝis.   sah zum Kreuz hinüber:
 
„Halti devas tie ĉi   „Halten muß hier Roß und Rad!
ja ĉeval’ kaj rado;   Mag’s euch nicht gefährden:
ĉar jen kuŝas“, diris li,   Drüben liegt mein Kamerad
„mia kamarado.   in der kühlen Erden!
 
Estas tre domaĝe, ke   Ein gar herzlicher Gesell!
kuŝas li entere.   Herr, ’s ist ewig schade!
Estis li ja kara tre,   Keiner blies das Horn so hell
ho sinjoro, vere!   wie mein Kamerade!
 
Devas halti ĉiam mi   Hier ich immer halten muß,
en ĉi tiu loko,   dem dort unterm Rasen
lin saluti tie ĉi   zum getreuen Brudergruß
frate per korn-voko!“   sein Leiblied zu blasen!“
 
Gajan kanton sendis li   Und dem Kirchhof sandt’ er zu
per la korn-blovado,   frohe Wandersänge,
por ke trapenetru ĝi   daß es in der Grabesruh’
al la kamarado.   seinem Bruder dränge.
 
Kvazaŭ respondado de   Und des Hornes heller Ton
jena kamarado   klang vom Berge wider,
sonis de la monto re   ob der tote Postillion
lia korn-blovado. -   stimmt’ in seine Lieder. -
 
Lante pluveturis ni,   Weiter ging’s durch Wald und Feld
kaj blovado lia,   mit verhängtem Zügel;
longe postsonoris ghi   lang mir noch im Ohre lag
en orelo mia.   jener Klang vom Hügel.
 
Traduko de la Germana poemo "Der Postillon"
de Nikolaus Lenau (*1802-08.13 -
†1850-08-22) en Esperanton de
Manfred Retzlaff (*1938-11-04) en 1984.

 
  Verkinto de tiu ĉi Germana poemo estas
Nikolaus Lenau (*1802-08.13 -
†1850-08-22).

Vidu la retejon
http://www.lyrik123.de/nikolaus-lenau-der-postillon-10951/.
Pri la poeto vidu ankaŭ:
http://de.wikipedia.org/wiki/Nikolaus_Lenau
kaj http://eo.wikipedia.org/wiki/Nikolaus_Lenau.
 
1) aŭ: flugis surĉiele kaj