
| eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn |
| verkinto [voknomo] | titolo | lingvo | publikigo | identiga kodo | lasta modifo | aspekto |
|---|---|---|---|---|---|---|
| Hermann Löns | * Auf der Lüneburger Heide | Germana | Arg-1260-624 | 2012-10-23 21:15 Manfred | nur tiun aldonu | |
| Oskar Breddermann | Lüneburga erikejo | Esperanto | Arg-1262-624 | 2012-10-23 21:11 Manfred | nur tiun forigu | |
| Manfred Retzlaff | Sur la Lujneburga erikejo | Esperanto | Arg-1261-624 | 2012-10-22 23:12 Manfred | nur tiun aldonu |
Hermann Löns, |
| tradukita de Oskar Breddermann |
| 1. Lüneburgan erikejon |
| en mirige bela land' |
| mi trapasis ĉiuloken, |
| multon montris voja rand' |
| Faleri, falera |
| ho; karul', karulin', |
| via ja scias, scias ja. |
| 3. Fratoj, lasu glasojn tinti; |
| ĉar la muskatela vin' |
| acidiĝus pro maluzo, |
| tial ne eltrinku ĝin. |
| Faleri, falera |
| ho: karul', karulin', |
| via ja scias, scias ja. |
| 3. Ruĝajn cervojn ni ekĉasu |
| gaje en arbaro, dum |
| niaj hundoj laŭte bojas |
| kaj pafiloj krakas "bum". |
| Faleri, falera |
| ho; karul', karulin', |
| via ja scias, scias ja. |
| 4. Vi belega, vi ĉarmega |
| kvazaŭ lakt' kaj sango, flor'; |
| ni anime kunligiĝu |
| kaj nin amu kor' al kor'. |
| Faleri, falera |
| ho; karul', karulin', |
| via ja scias, scias ja. |
| Traduko de la Germana poemo "Auf der Lüneburger Heide" de Hermann Löns (*1866-08-29 - †1914-09-26) en Esperanton de Oskar Breddermann. Tiun ĉi tradukon mi, Manfred Retzlaff, trovis en la kantlibreto "Jen la kanto de l' vojaĝ'", eldonita de Dansk Esperanto-Forlag en la jaro 1973, represita de D.E.F. (Dana Esperanto-Federacio). |