Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Hermann Löns * Auf der Heide allein Germana Arg-1252-620 2012-10-20 09:04 Manfred nur tiun aldonu
Manfred Retzlaff Surerikeje sola Esperanto 1989-04-28 Arg-1253-620 | MR-220-2 2012-10-20 09:06 Manfred nur tiun forigu

Hermann Löns,
Surerikeje sola

 
tradukita de Manfred Retzlaff
 
Varmege brilas de l' suno radi',
surerikeje iradas mi.
 
La granda ŝton' estas mia cel',
kei saltas sursable la ombro de l'
 
betuloj branĉpendaj kaj kantas en
ilia branĉar' emberiko jen
 
la kanton, kiun kantis ĝi
printemmpe, kiam gajis mi.
 
Hirundoj flugas super mi tra l'
aer' kaj kun ili enmense mi al
 
mia tre fora amikin',
enpense mi ĉeestas ŝin.
 
Traduko de la Germana poemo "Auf der Heide
allein" de Hermann Löns (*1866-08-29 -
†1914-09-26) en Esperanton de
Manfred Retzlaff (*1938-11-04) en
1989-04-28.

Pri la poeto vidu la retejojn
http://de.wikipedia.org/wiki/Hermann_L%C3%B6ns
kaj http://www.loens-verband.de/.