Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
N. N. 33 A spotless roze is growing Angla Arg-1248-618 2012-10-19 08:19 Manfred nur tiun aldonu
Guido Holz Burĝonis rozarbedo Esperanto Arg-1245-618 2014-09-07 14:38 Manfred nur tiun aldonu
Joachim Gießner Elkreskis rozbranĉeto Esperanto Arg-1244-618 2012-10-18 21:24 Manfred nur tiun aldonu
Thomas Laub En rose så jeg skyde Danish Arg-1249-618 2012-10-19 19:29 Manfred nur tiun aldonu
N. N. 32 * Es ist ein Ros entsprungen Germana Arg-1243-618 2012-10-18 21:49 Manfred nur tiun aldonu
Leland Bryant Ross Jen ĉiamviva Rozo Esperanto Arg-1247-618 2014-09-08 13:06 Manfred nur tiun forigu
Felix Ney Rozbranĉo forĝermadis Esperanto Arg-1246-618 2012-10-18 22:27 Manfred nur tiun forigu

N. N. 32,
Jen ĉiamviva Rozo

 

N. N. 32,
Rozbranĉo forĝermadis

 
tradukita de Leland Bryant Ross   tradukita de Felix Ney
 
Jen ĉiamviva Rozo   Rozbranĉo forĝermadis
laŭ vorto de profet'   el trunk' de nobelec'.
El la Jiŝaja ŝoso   Prauloj jam kantadis:
ekkreskis kun impet'.   de Jiŝaj ĝia spec'.
Ĝi venis, hela Flor',   Floreton portis ĝi,
en frida tempo vintra   en akra vintro estis,
Je noktomeza hor'.   Je horo de noktmez'.
 
Jesaja ĝin anoncis,   La branĉo anoncita
la menciita Flor';   Jesaja de profet':
Maria ĝin responsis   Maria netuŝita,
el patrin-ama kor'.   de kiu la floret'.
Ŝi naskis Rozon por   Eterne volis Di':
klarigi Dian amon   naskinta infaneton
Je noktomeza hor'.   Plej pura restis ŝi.
 
Ĉi tiu milda Floro   De tiu eta floro
per sia dolĉ-arom'   alvenas bonodor'
Heligas per Digloro   Ĝi brilas en la koro,
la vojon de la hom'.   mallumon pelas for.
Ja homo, tamen Di',   Homido, Dia Vort',
ĝi ŝarĝojn malpezigas   nin el sufero helpas,
Kaj homojn savas ĝi.   De pek' Savant' kaj mort'.
 
Traduko de la Germana poemo "Es ist ein
Ros entsprungen" de N. N. 32 en Esperanton
de Leland Bryant Ross (Ros' Haruo).

Tiu ĉi traduko troviĝas en
http://www.reocities.com/cigneto/thctxt/j/jencxiamv1.html.
Pluaj tradukoj de la sama aŭtoro troviĝas
sub http://www.reocities.com/cigneto/thcbio/r/ros_h.html.
Pri la tradukinto vidu la facebook-paĝon
https://www.facebook.com/leland.ross/photos.
  Traduko de la Germana poemo "Es ist ein
Ros entsprungen" de N. N. 32 en Esperanton
de Felix Ney.

Tiu ĉi Esperantigo troviĝas en la retejo
http://www.reocities.com/cigneto/thctxt/r/rozbrancx1.html.