Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
N. N. 33 A spotless roze is growing Angla Arg-1248-618 2012-10-19 08:19 Manfred nur tiun aldonu
Guido Holz Burĝonis rozarbedo Esperanto Arg-1245-618 2014-09-07 14:38 Manfred nur tiun aldonu
Joachim Gießner Elkreskis rozbranĉeto Esperanto Arg-1244-618 2012-10-18 21:24 Manfred nur tiun forigu
Thomas Laub En rose så jeg skyde Danish Arg-1249-618 2012-10-19 19:29 Manfred nur tiun aldonu
N. N. 32 * Es ist ein Ros entsprungen Germana Arg-1243-618 2012-10-18 21:49 Manfred nur tiun aldonu
Leland Bryant Ross Jen ĉiamviva Rozo Esperanto Arg-1247-618 2014-09-08 13:06 Manfred nur tiun aldonu
Felix Ney Rozbranĉo forĝermadis Esperanto Arg-1246-618 2012-10-18 22:27 Manfred nur tiun aldonu

N. N. 32,
Elkreskis rozbranĉeto

 
tradukita de Joachim Gießner
 
1. Elkreskis rozbranĉeto
el rozarbust' de Di'.
Aŭguro de profeto
rakontis jam pri ĝi.
Naskiĝis rozfloret'
meze en vintra nokto
laŭ diro de profet'.
 
2. Ja naskis tiu rozo -
Jesaj' prognozis ĝin -
el sia korpo sproson
Mari' la virgulin'.
Laŭ dipotenca vol'
ŝi naskis Di-infanon
por tuta mond' konsol'.
 
3. Kaj tiu belfloreto
tre hele lumas ĝi.
Obskuron la brileto
forprenas nun de ni.
Vi hom' kaj vera Di'
el pekoj kaj suferoj
estas savant' por ni.
 
Traduko de la Germana poemo "Es ist ein
Ros entsprungen" de N. N. 32 en Esperanton
de Joachim Gießner (*1913-12-23 -
†2003-11-25).

Tiu ĉi poem-traduko troviĝas en
http://www.esperanto.de/kantoj/index-giessner.html.
sub http://www.esperanto.de/kantoj/kantoj.pdf.