
| eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn |
| verkinto [voknomo] | titolo | lingvo | publikigo | identiga kodo | lasta modifo | aspekto |
|---|---|---|---|---|---|---|
| Joachim Gießner | Bela tag' | Esperanto | Arg-1236-615 | 2012-10-17 16:21 Manfred | nur tiun forigu | |
| N. N. 29 | * Ein schöner Tag | Germana | Arg-1235-615 | 2012-10-17 17:21 Manfred | nur tiun aldonu |
N. N. 29, |
| tradukita de Joachim Gießner |
| Belegan tagon ĝuis ni, |
| ho, kia rara grac'! |
| Nur ĝojon puran donis ĝi, |
| senzorga amdonac'. |
| Kun jubilado de l'alaŭd' |
| vekiĝis la maten'. |
| Orumis poete ĝin la sun', |
| la tagon en seren'. |
| Belega tag' en harmoni' |
| pli lumas ol juvel'. |
| Radias, vokas: tiu tag' |
| vin gvidu al ĉiel'! |
| Kaj kia sorto trafos vin, |
| se venos zorg' kaj plag', |
| por ĉiam restos la memor' |
| je nia bela tag'. |
| Sed krom memoro tiu tag' |
| ja estas multe pli: |
| Ĉar helpu ĝia varma am' |
| dum ĉiu temp' al vi. |
| Traduko de la Germana poemo "Ein schöner Tag" de N. N. 29 en Esperanton de Joachim Gießner (*1913-12-23 - †2003-11-25). Tiu ĉi traduko troviĝas en la poem- kaj kanto-kolekto http://www.esperanto.de/kantoj/index-giessner.html. La teksto estas kantebla laŭ jena melodio: http://www.mamas-truhe.de/lieder/ein-schoner-tag-ward-uns-beschert.html. |