
| eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn |
| verkinto [voknomo] | titolo | lingvo | publikigo | identiga kodo | lasta modifo | aspekto |
|---|---|---|---|---|---|---|
| Joachim Gießner | Bela tag' | Esperanto | Arg-1233-613 | 2012-10-17 10:12 Manfred | nur tiun forigu | |
| John Henry Newton | * Ein schöner Tag | Germana | Arg-1232-613 | 2012-10-17 10:25 Manfred | nur tiun aldonu |
John Henry Newton, |
| tradukita de Joachim Gießner |
| Belegan tagon ĝuis ni. |
| Ho, kia rara grac'! |
| Nur ĝojon puran donis ĝi, |
| Senzorga amdonac'. |
| Kun jubilado de alaŭd' |
| Vekiĝis la maten'. |
| Orumis poste ĝin la sun', |
| La tagon en seren'. |
| Belega tag' en harmoni' |
| Pli lumas ol juvel'. |
| Radias, vokas: tiu tag' |
| Vin gvidu al ĉiel'. |
| Kaj kia sorto trafos vin, |
| Se venos zorg' kaj plag', |
| Por ĉiam restos la memor' |
| Je nia bela tag'. |
| Sed krom memoro tiu tag' |
| Ja estas multe pli: |
| Ĉar helpu ĝia varma am' |
| Dum ĉiu temp' al ni. |
| Traduko de la Germana poemo "Ein schöner Tag" de John Henry Newton en Esperanton de Joachim Gießner (*1913-12-23 - †2003-11-25). La kolekto de poem-kaj kanto-tradukoj de Joachim Gießner troviĝas en C:\Users\manfredo\Documents\kanto-tradukoj de J. Giessner.PDF. Vidu ankaŭ: http://de.wikipedia.org/wiki/Joachim_Gie%C3%9Fner, |