Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Friedrich Rückert * Die ganze Welt ist viel zu groß Germana Arg-118-61 | MR-258-1a 2003-10-26 00:35 Manfred nur tiun aldonu
Manfredo Ratislavo Tro grandas tiu mondo ĉi Esperanto 1993 Arg-119-61 | MR-258-1a 2003-10-26 00:39 Manfred nur tiun forigu

Friedrich Rückert,
Tro grandas tiu mondo ĉi

 
tradukita de Manfredo Ratislavo
 
Tro grandas tiu mondo ĉi 1)
por preni ĝin alkore;
ke povas tion ja nur Di’,
konfesu ni adore;
tro eta estas homa kor’
por ame sin dediĉi for.
 
Vi devas al fidela sin’
vin alklinadi verve,
al tiu alproprigi vin
tutkore, senrezerve.
Amante kore tiun ĉi
la tutan mondon amos vi.
 
Traduko de la Germana poemo "Die ganze
Welt ist viel zu groß" de Friedrich
Rückert (*1788 - †1866) en Esperanton
de Manfredo Ratislavo (Manfred Retzlaff,
Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde, Germanio,
*1938-11-04) en 1993.
 
1) aŭ: Tro granda estas mondo ĉi