
| eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn |
| verkinto [voknomo] | titolo | lingvo | publikigo | identiga kodo | lasta modifo | aspekto |
|---|---|---|---|---|---|---|
| Richard Schulz | Abio ho | Esperanto | Arg-1193-593 | 2013-02-26 15:10 Manfred | nur tiun forigu | |
| Paul Gottfried Christaller | Abio vi | Esperanto | Arg-1455-593 | 2012-12-13 18:37 Manfred | nur tiun aldonu | |
| N. N. 28 | O abies | Latina | Arg-1194-593 | 2012-12-13 12:21 Manfred | nur tiun aldonu | |
| Ernst Anschütz | * O Tannenbaum | Germana | Arg-1192-593 | 2012-12-13 18:19 Manfred | nur tiun aldonu |
Ernst Anschütz, |
| tradukita de Richard Schulz |
| Abio, ho! Abio, ho! |
| Vi estas tre fidela. |
| Vi estas verda en somer', |
| En vintro kaj en primaver'. |
| Abio, ho! Abio, ho! |
| Vi arbo tre fidela. |
| Abio, ho! Abio, ho! |
| Vi multe al mi plachas! |
| Vi estas ja Kristnaska ghoj', |
| Vi arbo apud negha voj'! |
| Abio, ho! Abio, ho! |
| Vi multe al mi plachas! |
| Abio, ho! Abio, ho! |
| Min vi verdul' instruas: |
| Ke konstantec', ke la esper' |
| Konsolas nin en la mizer'. |
| Abio, ho! Abio, ho! |
| Min vi verdul' instruas. |
| Traduko de la Germana poemo "O Tannenbaum" de Ernst Anschütz (*1780-10-28 - †1861-12-18) en Esperanton de Richard Schulz (Rikardo Ŝulco, *1906-07-12 - †1997-09-26). Tiu chi traduko aperis en 1982/12 en la n-ro 42 de la Vestfaliaj Flugfolioj eldonitaj de Rikardo Shulco (Richard Schulz). Tie estas indikitaj ankau la muzik-notoj. Pri Richard Schulz vidu la vikipedian retejon http://de.wikipedia.org/wiki/Richard_Schulz. |