Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Manfredo Ratislavo La metamorfozoj, Antaŭparolo Esperanto 1992/2000 Arg-115-59 | MR-246-2a 2003-10-26 00:16 Manfred nur tiun forigu
Publius Ovidius Naso * Metamorhoses, proemium Latina Arg-114-59 | MR-256-2a 2003-10-25 23:56 Manfred nur tiun forigu

Publius Ovidius Naso,
La metamorfozoj, Antaŭparolo

 

Publius Ovidius Naso,
Metamorhoses, proemium

 
tradukita de Manfredo Ratislavo    
 
Estas prenita de mi de l’ amboso tiu ĉi verko,   Ablatum mediis opus est incudibus illud,
mankas pro tio al ĝi, lasta ŝlifado per mi.   defuit et scriptis ultima lima meis.
 
Kaj pardonon mi petas anstataŭ laŭdo, leganto,   Et veniam pro la½de peto laudatus abunde,
vi laŭdegas min ja, ne naŭziĝinte per ĝi.   non fastiditus, si tibi, lector, ero.
 
Prenu vi ankaŭ kun tiu la seson da tiuj ĉi versoj,   Hos quoque sex versus in primi fronte libelli,
meti je la komenc’ povas vi ilin ja.   si praeponendos esse putabis habe.
 
Kiu ajn prenos ĉi tiujn senpatrigitajn volumojn,   Orba parente suo, quicumque volumina tangis,
zorgu, ke en sia urb’ estu por ili lok’.   his saltem vestra detur in urbe locus.
 
Pensu vi ankaŭ, ke ĝia autor’ ne eldonis la verkon,   Quoque magis faveas: haec non sunt edit’ ab ipso,
ke oni ŝiris ĝin kvazaŭ el lia ŝerk’.   sed quasi de domini funere rapta sui.
 
Ĉiujn erarojn restintajn en mia verkaro mi estus   Quidquid in his igitur vitii rude carmen habebit,
ja foriginta, sed ne estis plu ebla al mi.   emendaturus, si licuisset, eram.
 
 
 
La unua libro   Liber primus
 
Diri, ke aliformiĝis la korpoj de l’ mondo, mi emas.   In nova fert animus mutatas dicere formas
Dioj, vi estu favoraj al tiu ĉi mia projekto!   corpora: di coeptis (nam vos mutastis et illas)
Lasu, ĉar vi ilin ŝanĝis, soni nun tiun ĉi kanton   adspirate meis primaque ab origine mundi
de la komenco de l’ mondo ĝis nia nuntempa epoko.   ad mea perpetuum deducite tempora carmen.
 
Traduko de la Latina poemo "Metamorhoses,
proemium" de Publius Ovidius Naso (*-43
- †18) en Esperanton de Manfredo
Ratislavo (Manfred Retzlaff, Stettiner
Str. 16, D-59302 Oelde, Germanio, *1938-11-04)
en 1992/2000.
  Verkinto de tiu ĉi Latina poemo estas
Publius Ovidius Naso (*-43 - †18).