Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Richard Schulz Elfregho Esperanto Arg-1186-588 2014-03-14 13:06 Manfred nur tiun aldonu
Joachim Gießner Elfreĝo Esperanto Arg-1242-588 2012-10-18 16:09 Manfred nur tiun forigu
Antoni Grabowski Elf-reĝo Esperanto Arg-1694-588 2013-02-26 14:50 Manfred nur tiun forigu
Johann Wolfgang von Goethe * Erlkönig Germana Arg-1185-588 2013-02-26 14:59 Manfred nur tiun aldonu

Johann Wolfgang von Goethe,
Elf-reĝo

 

Johann Wolfgang von Goethe,
Elfreĝo

 
tradukita de Antoni Grabowski   tradukita de Joachim Gießner
 
Kiu rajdas tra nokt', kun vent' pro l' vet'?   Rajdadas tra vent' kaj noktnebul'
Jen estas patro kun infanet':   la patro kun febranta etul'.
Li havas knabon en zorga pen',   La knabon firmtenas sur sia sel'.
Lin tenas varme en ĉirkaŭpren'.   brakŝirmas lin varme sub mantel'.
 
"Filet', vi kial ektremis pro tim'?"   "Ho fil', vi tremas, ŝvitperlas la frunt'`?"
"Patreto, jen! elfreĝ' en proksim'!   "Jen, patro, elforeĝ' en profund',
La elforeĝo, kun vost' kaj kron'!"   la elforeĝo kun kron' kaj trenaĵ'."
"Filet', ĝi estas nebulzon'."   "Filet', nebul' nur kaj arbaĵ'."
 
"Ho venu do, infan' al mi!   "Vi ĉarma knab', ho, venu nun,
Mi belajn ludojn ludos kun vi:   ni kune ludos en bril' de lun'.
Ĉe l' bordo brilas kolora flor',   Kaj buntaj floroj ĝojigos vin,
Mia panjo havas vestojn el or'!"   orajn vestojn havas mia patrin'."
 
"Patret', ĉu vi aŭdas, ho mia patret',   "Ho patro, ho patro, ĉu aŭdas ne vi?
Kion promesas elfreĝ' en sekret'?" —   L'elfreĝo dolĉe promesas al mi."
"Ne timu, filet', ne timu vi,   "Karulo, trankviliĝu, infan',
Murmuras vent' en velka foli'."   susuras vento tra seka kan'."
 
"Knabeto bela, sekvu min',   "Vi, ĉarma knab', akompanu min,
La filinoj miaj vartados vin'.   la filinoj vartos, dorlotos vin.
La filinoj, lertaj en danca rond-form',   La filinoj dancos en nokta rondad',
Kantante, dancante vin lulos al dorm'."   vin lulos kaj kantos por via dormad'".
 
"Patret', ĉu vi vidas, patret", mia kar'?   "Ho patro, ho patro," ĝemegas la fil',
En lok' malhela jen elfinar'!"   "elfinoj jen kun obskura bril'!"
"Filet', filet', mi vidas precize: 1)   "Filet', filet', ekkonas mi ĝin,
Maljunaj salikoj ŝajnas jen grize."   salikoj la grizaj trompas nur vin."
 
"Mi amas vin, ĉarma vi, mia knabet',   "Mi amas vin, allogas min via belec',
Se mem vi ne iros, mi prenos sen pet'!"   kaj se vi ne volas, vin venkos fortec'!"
"Patreto, patreto, li prenas min for!   "Ho, patro, li venas, nun sentas mi lin!
Elfreĝo kaptas min, ho dolor'!"   Elfreĝo krude perfortas min."
 
La patro ektremis, kun granda rapid'   Rapid-horora la patra rajdad' -
Li rajdas, kaj plende en brak' ĝemas l' id'.   en brak' aŭdiĝas singulta ĝemad'.
Alvenas patr' al hejma kort',   Kun pen' li venas ĝis la kort',
L' infanon prenis jam for la mort'.   prenita estas la knab' - de l'mort'.
 
Traduko de la Germana poemo "Erlkönig"
de Johann Wolfgang von Goethe (*1749-08-28
- †1832-03-22) en Esperanton de
Antoni Grabowski (*1857-06-11 -
†1921-07-04).

 
 
 
1) Mi, Manfred Retzlaff, proponas por tio,
ke la rimvortoj estu – same kiel en la
originale – akcentataj sur la lasta
silabo, jenan ŝanĝon: \\„Fileto,
precize mi vida ĝin:\\La grizaj salikoj
jen trompas vin.“
  Traduko de la Germana poemo "Erlkönig"
de Johann Wolfgang von Goethe (*1749-08-28
- †1832-03-22) en Esperanton de
Joachim Gießner (*1913-12-23 -
†2003-11-25).

Tiu ĉi poem-traduko troviĝas en
http://www.esperanto.de/kantoj/index-giessner.html.
sub http://www.esperanto.de/kantoj/kantoj.pdf.