Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Richard Schulz Elfregho Esperanto Arg-1186-588 2014-03-14 13:06 Manfred nur tiun forigu
Joachim Gießner Elfreĝo Esperanto Arg-1242-588 2012-10-18 16:09 Manfred nur tiun forigu
Antoni Grabowski Elf-reĝo Esperanto Arg-1694-588 2013-02-26 14:50 Manfred nur tiun forigu
Johann Wolfgang von Goethe * Erlkönig Germana Arg-1185-588 2013-02-26 14:59 Manfred nur tiun aldonu

Johann Wolfgang von Goethe,
Elf-reĝo

 

Johann Wolfgang von Goethe,
Elfregho

 

Johann Wolfgang von Goethe,
Elfreĝo

 
tradukita de Antoni Grabowski   tradukita de Richard Schulz   tradukita de Joachim Gießner
 
Kiu rajdas tra nokt', kun vent' pro l' vet'?   Malfrua ĉeval' en nokta vent'?   Rajdadas tra vent' kaj noktnebul'
Jen estas patro kun infanet':   La patro estas en korturment'.   la patro kun febranta etul'.
Li havas knabon en zorga pen',   Enbrake tenas infanon li,   La knabon firmtenas sur sia sel'.
Lin tenas varme en ĉirkaŭpren'.   sekure, tamen kun zorg' pri ghi.   brakŝirmas lin varme sub mantel'.
 
"Filet', vi kial ektremis pro tim'?"   Fileto, kial vi timas nur? -   "Ho fil', vi tremas, ŝvitperlas la frunt'`?"
"Patreto, jen! elfreĝ' en proksim'!   Eksonas, paĉjo, elfa murmur'.   "Jen, patro, elforeĝ' en profund',
La elforeĝo, kun vost' kaj kron'!"   Jen glitas reĝo kun elfoj mil. -   la elforeĝo kun kron' kaj trenaĵ'."
"Filet', ĝi estas nebulzon'."   Nebul' ĝi estas, mia fil'. -   "Filet', nebul' nur kaj arbaĵ'."
 
"Ho venu do, infan' al mi!   "Ho, ĉarma knabo, sekvu min!   "Vi ĉarma knab', ho, venu nun,
Mi belajn ludojn ludos kun vi:   Juvelojn havas mia patrin'.   ni kune ludos en bril' de lun'.
Ĉe l' bordo brilas kolora flor',   Kolorajn florojn ricevos vi,   Kaj buntaj floroj ĝojigos vin,
Mia panjo havas vestojn el or'!"   Kaj vi ludos gaje kun papili'."   orajn vestojn havas mia patrin'."
 
"Patret', ĉu vi aŭdas, ho mia patret',   Ho patro, ho paĉjo, la elfreĝo jen!   "Ho patro, ho patro, ĉu aŭdas ne vi?
Kion promesas elfreĝ' en sekret'?" —   Li logas min for al luksa festen'! -   L'elfreĝo dolĉe promesas al mi."
"Ne timu, filet', ne timu vi,   Ne timu! Dormu, mia etul'!   "Karulo, trankviliĝu, infan',
Murmuras vent' en velka foli'."   Susuras arboj en la nebul'. -   susuras vento tra seka kan'."
 
"Knabeto bela, sekvu min',   "Nu venu, fajna knabo, kun mi!   "Vi, ĉarma knab', akompanu min,
La filinoj miaj vartados vin'.   La princinoj zorgos kun ĉarm' pri vi.   la filinoj vartos, dorlotos vin.
La filinoj, lertaj en danca rond-form',   La princinoj dancos dumnokte en rond'   La filinoj dancos en nokta rondad',
Kantante, dancante vin lulos al dorm'."   Kaj kante vin lulos en bela rotond'."   vin lulos kaj kantos por via dormad'".
 
"Patret', ĉu vi vidas, patret", mia kar'?   Ho patro, ho paĉjo, filinoj de l' reĝ'   "Ho patro, ho patro," ĝemegas la fil',
En lok' malhela jen elfinar'!"   Insidas tie malantaŭ la heĝ'. -   "elfinoj jen kun obskura bril'!"
"Filet', filet', mi vidas precize: 1)   Mi bone vidas, mia filet',   "Filet', filet', ekkonas mi ĝin,
Maljunaj salikoj ŝajnas jen grize."   De grizaj salikoj jen estas aret'. -   salikoj la grizaj trompas nur vin."
 
"Mi amas vin, ĉarma vi, mia knabet',   "Mi nepre vin bezonas por mia eskort'.   "Mi amas vin, allogas min via belec',
Se mem vi ne iros, mi prenos sen pet'!"   Se vi ne konsentas, estiĝu perfort'!" -   kaj se vi ne volas, vin venkos fortec'!"
"Patreto, patreto, li prenas min for!   Ho patro, ho paĉjo, ve, kia kruel'!   "Ho, patro, li venas, nun sentas mi lin!
Elfreĝo kaptas min, ho dolor'!"   Elfreĝo venis al sia cel'! -   Elfreĝo krude perfortas min."
 
La patro ektremis, kun granda rapid'   La patro rajdas kun granda rapid'.   Rapid-horora la patra rajdad' -
Li rajdas, kaj plende en brak' ĝemas l' id'.   Li timas. En brak' lia ĝemas la id'.   en brak' aŭdiĝas singulta ĝemad'.
Alvenas patr' al hejma kort',   Li pene venas al la kort'.   Kun pen' li venas ĝis la kort',
L' infanon prenis jam for la mort'.   La knabon prenis jam for la mort'.   prenita estas la knab' - de l'mort'.
 
Traduko de la Germana poemo "Erlkönig"
de Johann Wolfgang von Goethe (*1749-08-28
- †1832-03-22) en Esperanton de
Antoni Grabowski (*1857-06-11 -
†1921-07-04).

 
  Traduko de la Germana poemo "Erlkönig"
de Johann Wolfgang von Goethe (*1749-08-28
- †1832-03-22) en Esperanton de
Richard Schulz (Rikardo Ŝulco, *1906-07-12
- †1997-09-26).

Tiu chi traduko aperis en 1981-07-01 en
la Vestfaliaj Flugfolioj, kiujn eldonis
Richard Schulz (Rikardo Shulco) mem. Pri
Richard Schulz vidu la vikipedian retejon
http://de.wikipedia.org/wiki/Richard_Schulz.
 
 
1) Mi, Manfred Retzlaff, proponas por tio,
ke la rimvortoj estu – same kiel en la
originale – akcentataj sur la lasta
silabo, jenan ŝanĝon: \\„Fileto,
precize mi vida ĝin:\\La grizaj salikoj
jen trompas vin.“
      Traduko de la Germana poemo "Erlkönig"
de Johann Wolfgang von Goethe (*1749-08-28
- †1832-03-22) en Esperanton de
Joachim Gießner (*1913-12-23 -
†2003-11-25).

Tiu ĉi poem-traduko troviĝas en
http://www.esperanto.de/kantoj/index-giessner.html.
sub http://www.esperanto.de/kantoj/kantoj.pdf.