eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn |
verkinto [voknomo] | titolo | lingvo | publikigo | identiga kodo | lasta modifo | aspekto |
---|---|---|---|---|---|---|
Richard Schulz | Elfregho | Esperanto | Arg-1186-588 | 2014-03-14 13:06 Manfred | nur tiun forigu | |
Joachim Gießner | Elfreĝo | Esperanto | Arg-1242-588 | 2012-10-18 16:09 Manfred | nur tiun forigu | |
Antoni Grabowski | Elf-reĝo | Esperanto | Arg-1694-588 | 2013-02-26 14:50 Manfred | nur tiun forigu | |
Johann Wolfgang von Goethe | * Erlkönig | Germana | Arg-1185-588 | 2013-02-26 14:59 Manfred | nur tiun aldonu |
Johann Wolfgang von Goethe, | Johann Wolfgang von Goethe, | Johann Wolfgang von Goethe, | ||
tradukita de Antoni Grabowski | tradukita de Richard Schulz | tradukita de Joachim Gießner | ||
Kiu rajdas tra nokt', kun vent' pro l' vet'? | Malfrua ĉeval' en nokta vent'? | Rajdadas tra vent' kaj noktnebul' | ||
Jen estas patro kun infanet': | La patro estas en korturment'. | la patro kun febranta etul'. | ||
Li havas knabon en zorga pen', | Enbrake tenas infanon li, | La knabon firmtenas sur sia sel'. | ||
Lin tenas varme en ĉirkaŭpren'. | sekure, tamen kun zorg' pri ghi. | brakŝirmas lin varme sub mantel'. | ||
"Filet', vi kial ektremis pro tim'?" | Fileto, kial vi timas nur? - | "Ho fil', vi tremas, ŝvitperlas la frunt'`?" | ||
"Patreto, jen! elfreĝ' en proksim'! | Eksonas, paĉjo, elfa murmur'. | "Jen, patro, elforeĝ' en profund', | ||
La elforeĝo, kun vost' kaj kron'!" | Jen glitas reĝo kun elfoj mil. - | la elforeĝo kun kron' kaj trenaĵ'." | ||
"Filet', ĝi estas nebulzon'." | Nebul' ĝi estas, mia fil'. - | "Filet', nebul' nur kaj arbaĵ'." | ||
"Ho venu do, infan' al mi! | "Ho, ĉarma knabo, sekvu min! | "Vi ĉarma knab', ho, venu nun, | ||
Mi belajn ludojn ludos kun vi: | Juvelojn havas mia patrin'. | ni kune ludos en bril' de lun'. | ||
Ĉe l' bordo brilas kolora flor', | Kolorajn florojn ricevos vi, | Kaj buntaj floroj ĝojigos vin, | ||
Mia panjo havas vestojn el or'!" | Kaj vi ludos gaje kun papili'." | orajn vestojn havas mia patrin'." | ||
"Patret', ĉu vi aŭdas, ho mia patret', | Ho patro, ho paĉjo, la elfreĝo jen! | "Ho patro, ho patro, ĉu aŭdas ne vi? | ||
Kion promesas elfreĝ' en sekret'?" — | Li logas min for al luksa festen'! - | L'elfreĝo dolĉe promesas al mi." | ||
"Ne timu, filet', ne timu vi, | Ne timu! Dormu, mia etul'! | "Karulo, trankviliĝu, infan', | ||
Murmuras vent' en velka foli'." | Susuras arboj en la nebul'. - | susuras vento tra seka kan'." | ||
"Knabeto bela, sekvu min', | "Nu venu, fajna knabo, kun mi! | "Vi, ĉarma knab', akompanu min, | ||
La filinoj miaj vartados vin'. | La princinoj zorgos kun ĉarm' pri vi. | la filinoj vartos, dorlotos vin. | ||
La filinoj, lertaj en danca rond-form', | La princinoj dancos dumnokte en rond' | La filinoj dancos en nokta rondad', | ||
Kantante, dancante vin lulos al dorm'." | Kaj kante vin lulos en bela rotond'." | vin lulos kaj kantos por via dormad'". | ||
"Patret', ĉu vi vidas, patret", mia kar'? | Ho patro, ho paĉjo, filinoj de l' reĝ' | "Ho patro, ho patro," ĝemegas la fil', | ||
En lok' malhela jen elfinar'!" | Insidas tie malantaŭ la heĝ'. - | "elfinoj jen kun obskura bril'!" | ||
"Filet', filet', mi vidas precize: 1) | Mi bone vidas, mia filet', | "Filet', filet', ekkonas mi ĝin, | ||
Maljunaj salikoj ŝajnas jen grize." | De grizaj salikoj jen estas aret'. - | salikoj la grizaj trompas nur vin." | ||
"Mi amas vin, ĉarma vi, mia knabet', | "Mi nepre vin bezonas por mia eskort'. | "Mi amas vin, allogas min via belec', | ||
Se mem vi ne iros, mi prenos sen pet'!" | Se vi ne konsentas, estiĝu perfort'!" - | kaj se vi ne volas, vin venkos fortec'!" | ||
"Patreto, patreto, li prenas min for! | Ho patro, ho paĉjo, ve, kia kruel'! | "Ho, patro, li venas, nun sentas mi lin! | ||
Elfreĝo kaptas min, ho dolor'!" | Elfreĝo venis al sia cel'! - | Elfreĝo krude perfortas min." | ||
La patro ektremis, kun granda rapid' | La patro rajdas kun granda rapid'. | Rapid-horora la patra rajdad' - | ||
Li rajdas, kaj plende en brak' ĝemas l' id'. | Li timas. En brak' lia ĝemas la id'. | en brak' aŭdiĝas singulta ĝemad'. | ||
Alvenas patr' al hejma kort', | Li pene venas al la kort'. | Kun pen' li venas ĝis la kort', | ||
L' infanon prenis jam for la mort'. | La knabon prenis jam for la mort'. | prenita estas la knab' - de l'mort'. | ||
Traduko de la Germana poemo "Erlkönig" de Johann Wolfgang von Goethe (*1749-08-28 - †1832-03-22) en Esperanton de Antoni Grabowski (*1857-06-11 - †1921-07-04). | Traduko de la Germana poemo "Erlkönig" de Johann Wolfgang von Goethe (*1749-08-28 - †1832-03-22) en Esperanton de Richard Schulz (Rikardo Ŝulco, *1906-07-12 - †1997-09-26). Tiu chi traduko aperis en 1981-07-01 en la Vestfaliaj Flugfolioj, kiujn eldonis Richard Schulz (Rikardo Shulco) mem. Pri Richard Schulz vidu la vikipedian retejon http://de.wikipedia.org/wiki/Richard_Schulz. | |||
1) Mi, Manfred Retzlaff, proponas por tio, ke la rimvortoj estu – same kiel en la originale – akcentataj sur la lasta silabo, jenan ŝanĝon: \\„Fileto, precize mi vida ĝin:\\La grizaj salikoj jen trompas vin.“ | Traduko de la Germana poemo "Erlkönig" de Johann Wolfgang von Goethe (*1749-08-28 - †1832-03-22) en Esperanton de Joachim Gießner (*1913-12-23 - †2003-11-25). Tiu ĉi poem-traduko troviĝas en http://www.esperanto.de/kantoj/index-giessner.html. sub http://www.esperanto.de/kantoj/kantoj.pdf. |