Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Richard Schulz Elfregho Esperanto Arg-1186-588 2014-03-14 13:06 Manfred nur tiun aldonu
Joachim Gießner Elfreĝo Esperanto Arg-1242-588 2012-10-18 16:09 Manfred nur tiun aldonu
Antoni Grabowski Elf-reĝo Esperanto Arg-1694-588 2013-02-26 14:50 Manfred nur tiun forigu
Johann Wolfgang von Goethe * Erlkönig Germana Arg-1185-588 2013-02-26 14:59 Manfred nur tiun aldonu

Johann Wolfgang von Goethe,
Elf-reĝo

 
tradukita de Antoni Grabowski
 
Kiu rajdas tra nokt', kun vent' pro l' vet'?
Jen estas patro kun infanet':
Li havas knabon en zorga pen',
Lin tenas varme en ĉirkaŭpren'.
 
"Filet', vi kial ektremis pro tim'?"
"Patreto, jen! elfreĝ' en proksim'!
La elforeĝo, kun vost' kaj kron'!"
"Filet', ĝi estas nebulzon'."
 
"Ho venu do, infan' al mi!
Mi belajn ludojn ludos kun vi:
Ĉe l' bordo brilas kolora flor',
Mia panjo havas vestojn el or'!"
 
"Patret', ĉu vi aŭdas, ho mia patret',
Kion promesas elfreĝ' en sekret'?" —
"Ne timu, filet', ne timu vi,
Murmuras vent' en velka foli'."
 
"Knabeto bela, sekvu min',
La filinoj miaj vartados vin'.
La filinoj, lertaj en danca rond-form',
Kantante, dancante vin lulos al dorm'."
 
"Patret', ĉu vi vidas, patret", mia kar'?
En lok' malhela jen elfinar'!"
"Filet', filet', mi vidas precize: 1)
Maljunaj salikoj ŝajnas jen grize."
 
"Mi amas vin, ĉarma vi, mia knabet',
Se mem vi ne iros, mi prenos sen pet'!"
"Patreto, patreto, li prenas min for!
Elfreĝo kaptas min, ho dolor'!"
 
La patro ektremis, kun granda rapid'
Li rajdas, kaj plende en brak' ĝemas l' id'.
Alvenas patr' al hejma kort',
L' infanon prenis jam for la mort'.
 
Traduko de la Germana poemo "Erlkönig"
de Johann Wolfgang von Goethe (*1749-08-28
- †1832-03-22) en Esperanton de
Antoni Grabowski (*1857-06-11 -
†1921-07-04).
 
1) Mi, Manfred Retzlaff, proponas por tio,
ke la rimvortoj estu – same kiel en la
originale – akcentataj sur la lasta
silabo, jenan ŝanĝon: \\„Fileto,
precize mi vida ĝin:\\La grizaj salikoj
jen trompas vin.“