Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Richard Schulz Elfregho Esperanto Arg-1186-588 2014-03-14 13:06 Manfred nur tiun aldonu
Joachim Gießner Elfreĝo Esperanto Arg-1242-588 2012-10-18 16:09 Manfred nur tiun forigu
Antoni Grabowski Elf-reĝo Esperanto Arg-1694-588 2013-02-26 14:50 Manfred nur tiun aldonu
Johann Wolfgang von Goethe * Erlkönig Germana Arg-1185-588 2013-02-26 14:59 Manfred nur tiun aldonu

Johann Wolfgang von Goethe,
Elfreĝo

 
tradukita de Joachim Gießner
 
Rajdadas tra vent' kaj noktnebul'
la patro kun febranta etul'.
La knabon firmtenas sur sia sel'.
brakŝirmas lin varme sub mantel'.
 
"Ho fil', vi tremas, ŝvitperlas la frunt'`?"
"Jen, patro, elforeĝ' en profund',
la elforeĝo kun kron' kaj trenaĵ'."
"Filet', nebul' nur kaj arbaĵ'."
 
"Vi ĉarma knab', ho, venu nun,
ni kune ludos en bril' de lun'.
Kaj buntaj floroj ĝojigos vin,
orajn vestojn havas mia patrin'."
 
"Ho patro, ho patro, ĉu aŭdas ne vi?
L'elfreĝo dolĉe promesas al mi."
"Karulo, trankviliĝu, infan',
susuras vento tra seka kan'."
 
"Vi, ĉarma knab', akompanu min,
la filinoj vartos, dorlotos vin.
La filinoj dancos en nokta rondad',
vin lulos kaj kantos por via dormad'".
 
"Ho patro, ho patro," ĝemegas la fil',
"elfinoj jen kun obskura bril'!"
"Filet', filet', ekkonas mi ĝin,
salikoj la grizaj trompas nur vin."
 
"Mi amas vin, allogas min via belec',
kaj se vi ne volas, vin venkos fortec'!"
"Ho, patro, li venas, nun sentas mi lin!
Elfreĝo krude perfortas min."
 
Rapid-horora la patra rajdad' -
en brak' aŭdiĝas singulta ĝemad'.
Kun pen' li venas ĝis la kort',
prenita estas la knab' - de l'mort'.
 
 
Traduko de la Germana poemo "Erlkönig"
de Johann Wolfgang von Goethe (*1749-08-28
- †1832-03-22) en Esperanton de
Joachim Gießner (*1913-12-23 -
†2003-11-25).

Tiu ĉi poem-traduko troviĝas en
http://www.esperanto.de/kantoj/index-giessner.html.
sub http://www.esperanto.de/kantoj/kantoj.pdf.