Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Richard Schulz Elfregho Esperanto Arg-1186-588 2014-03-14 13:06 Manfred nur tiun forigu
Joachim Gießner Elfreĝo Esperanto Arg-1242-588 2012-10-18 16:09 Manfred nur tiun forigu
Antoni Grabowski Elf-reĝo Esperanto Arg-1694-588 2013-02-26 14:50 Manfred nur tiun forigu
Johann Wolfgang von Goethe * Erlkönig Germana Arg-1185-588 2013-02-26 14:59 Manfred nur tiun forigu

Johann Wolfgang von Goethe,
Elfreĝo

 

Johann Wolfgang von Goethe,
Erlkönig

 

Johann Wolfgang von Goethe,
Elfregho

 

Johann Wolfgang von Goethe,
Elf-reĝo

 
tradukita de Joachim Gießner       tradukita de Richard Schulz   tradukita de Antoni Grabowski
 
Rajdadas tra vent' kaj noktnebul'   Wer reitet so spät durch Nacht und Wind?   Malfrua ĉeval' en nokta vent'?   Kiu rajdas tra nokt', kun vent' pro l' vet'?
la patro kun febranta etul'.   Es ist der Vater mit seinem Kind;   La patro estas en korturment'.   Jen estas patro kun infanet':
La knabon firmtenas sur sia sel'.   Er hat den Knaben wohl in dem Arm,   Enbrake tenas infanon li,   Li havas knabon en zorga pen',
brakŝirmas lin varme sub mantel'.   Er fasst ihn sicher, er hält ihn warm.   sekure, tamen kun zorg' pri ghi.   Lin tenas varme en ĉirkaŭpren'.
 
"Ho fil', vi tremas, ŝvitperlas la frunt'`?"   Mein Sohn, was birgst du so bang dein Gesicht? —   Fileto, kial vi timas nur? -   "Filet', vi kial ektremis pro tim'?"
"Jen, patro, elforeĝ' en profund',   Siehst, Vater, du den Erlkönig nicht?   Eksonas, paĉjo, elfa murmur'.   "Patreto, jen! elfreĝ' en proksim'!
la elforeĝo kun kron' kaj trenaĵ'."   Den Erlenkönig mit Kron’ und Schweif? —   Jen glitas reĝo kun elfoj mil. -   La elforeĝo, kun vost' kaj kron'!"
"Filet', nebul' nur kaj arbaĵ'."   Mein Sohn, es ist ein Nebelstreif. —   Nebul' ĝi estas, mia fil'. -   "Filet', ĝi estas nebulzon'."
 
"Vi ĉarma knab', ho, venu nun,   „Du liebes Kind, komm, geh mit mir!   "Ho, ĉarma knabo, sekvu min!   "Ho venu do, infan' al mi!
ni kune ludos en bril' de lun'.   Gar schöne Spiele spiel’ ich mit dir;   Juvelojn havas mia patrin'.   Mi belajn ludojn ludos kun vi:
Kaj buntaj floroj ĝojigos vin,   Manch’ bunte Blumen sind an dem Strand,   Kolorajn florojn ricevos vi,   Ĉe l' bordo brilas kolora flor',
orajn vestojn havas mia patrin'."   Meine Mutter hat manch gülden Gewand.“ —   Kaj vi ludos gaje kun papili'."   Mia panjo havas vestojn el or'!"
 
"Ho patro, ho patro, ĉu aŭdas ne vi?   Mein Vater, mein Vater, und hörest du nicht,   Ho patro, ho paĉjo, la elfreĝo jen!   "Patret', ĉu vi aŭdas, ho mia patret',
L'elfreĝo dolĉe promesas al mi."   Was Erlenkönig mir leise verspricht? —   Li logas min for al luksa festen'! -   Kion promesas elfreĝ' en sekret'?" —
"Karulo, trankviliĝu, infan',   Sei ruhig, bleibe ruhig, mein Kind;   Ne timu! Dormu, mia etul'!   "Ne timu, filet', ne timu vi,
susuras vento tra seka kan'."   In dürren Blättern säuselt der Wind. —   Susuras arboj en la nebul'. -   Murmuras vent' en velka foli'."
 
"Vi, ĉarma knab', akompanu min,   „Willst, feiner Knabe, du mit mir gehn?   "Nu venu, fajna knabo, kun mi!   "Knabeto bela, sekvu min',
la filinoj vartos, dorlotos vin.   Meine Töchter sollen dich warten schön;   La princinoj zorgos kun ĉarm' pri vi.   La filinoj miaj vartados vin'.
La filinoj dancos en nokta rondad',   Meine Töchter führen den nächtlichen Reihn   La princinoj dancos dumnokte en rond'   La filinoj, lertaj en danca rond-form',
vin lulos kaj kantos por via dormad'".   Und wiegen und tanzen und singen dich ein.“ —   Kaj kante vin lulos en bela rotond'."   Kantante, dancante vin lulos al dorm'."
 
"Ho patro, ho patro," ĝemegas la fil',   Mein Vater, mein Vater, und siehst du nicht dort   Ho patro, ho paĉjo, filinoj de l' reĝ'   "Patret', ĉu vi vidas, patret", mia kar'?
"elfinoj jen kun obskura bril'!"   Erlkönigs Töchter am düstern Ort? —   Insidas tie malantaŭ la heĝ'. -   En lok' malhela jen elfinar'!"
"Filet', filet', ekkonas mi ĝin,   Mein Sohn, mein Sohn, ich seh’ es genau:   Mi bone vidas, mia filet',   "Filet', filet', mi vidas precize: 1)
salikoj la grizaj trompas nur vin."   Es scheinen die alten Weiden so grau. —   De grizaj salikoj jen estas aret'. -   Maljunaj salikoj ŝajnas jen grize."
 
"Mi amas vin, allogas min via belec',   „Ich liebe dich, mich reizt deine schöne Gestalt;   "Mi nepre vin bezonas por mia eskort'.   "Mi amas vin, ĉarma vi, mia knabet',
kaj se vi ne volas, vin venkos fortec'!"   Und bist du nicht willig, so brauch’ ich Gewalt.“ —   Se vi ne konsentas, estiĝu perfort'!" -   Se mem vi ne iros, mi prenos sen pet'!"
"Ho, patro, li venas, nun sentas mi lin!   Mein Vater, mein Vater, jetzt faßt er mich an!   Ho patro, ho paĉjo, ve, kia kruel'!   "Patreto, patreto, li prenas min for!
Elfreĝo krude perfortas min."   Erlkönig hat mir ein Leids getan! —   Elfreĝo venis al sia cel'! -   Elfreĝo kaptas min, ho dolor'!"
 
Rapid-horora la patra rajdad' -   Dem Vater grauset’s; er reitet geschwind,   La patro rajdas kun granda rapid'.   La patro ektremis, kun granda rapid'
en brak' aŭdiĝas singulta ĝemad'.   Er hält in Armen das ächzende Kind,   Li timas. En brak' lia ĝemas la id'.   Li rajdas, kaj plende en brak' ĝemas l' id'.
Kun pen' li venas ĝis la kort',   Erreicht den Hof mit Mühe und Not;   Li pene venas al la kort'.   Alvenas patr' al hejma kort',
prenita estas la knab' - de l'mort'.   In seinen Armen das Kind war tot.   La knabon prenis jam for la mort'.   L' infanon prenis jam for la mort'.
 
  Verkinto de tiu ĉi Germana poemo estas
Johann Wolfgang von Goethe (*1749-08-28
- †1832-03-22).

Pri la verkinto vidu la retejon
http://de.wikipedia.orgwikiJohann_Wolfgang_von_Goethe,
pri la tradukinto la vikipediejon
http://eo.wikipedia.org/wiki/Antoni_Grabowski.
Pri la balado vidu:
http://de.wikipedia.org/wiki/Erlkönig_(Ballade).
La muzikon, kiun verkis la germana komponisto
Franz Schubert, oni povas aŭdi en la reta
video http://www.youtube.com/watch?v=e40Mm8baD7A.
Pri la komponisto informiĝu en
http://de.wikipedia.org/wiki/Franz_Schubert-
  Traduko de la Germana poemo "Erlkönig"
de Johann Wolfgang von Goethe (*1749-08-28
- †1832-03-22) en Esperanton de
Richard Schulz (Rikardo Ŝulco, *1906-07-12
- †1997-09-26).

Tiu chi traduko aperis en 1981-07-01 en
la Vestfaliaj Flugfolioj, kiujn eldonis
Richard Schulz (Rikardo Shulco) mem. Pri
Richard Schulz vidu la vikipedian retejon
http://de.wikipedia.org/wiki/Richard_Schulz.
  Traduko de la Germana poemo "Erlkönig"
de Johann Wolfgang von Goethe (*1749-08-28
- †1832-03-22) en Esperanton de
Antoni Grabowski (*1857-06-11 -
†1921-07-04).

 
 
Traduko de la Germana poemo "Erlkönig"
de Johann Wolfgang von Goethe (*1749-08-28
- †1832-03-22) en Esperanton de
Joachim Gießner (*1913-12-23 -
†2003-11-25).

Tiu ĉi poem-traduko troviĝas en
http://www.esperanto.de/kantoj/index-giessner.html.
sub http://www.esperanto.de/kantoj/kantoj.pdf.
          1) Mi, Manfred Retzlaff, proponas por tio,
ke la rimvortoj estu – same kiel en la
originale – akcentataj sur la lasta
silabo, jenan ŝanĝon: \\„Fileto,
precize mi vida ĝin:\\La grizaj salikoj
jen trompas vin.“