Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Ludwig Emil Meier [En la monat' belega, Maj'] Esperanto Arg-1124-556 2010-09-14 15:46 Manfred nur tiun forigu
Manfred Retzlaff [En Majo, kiam ĉiuj] Esperanto Arg-1125-556 2010-09-14 15:51 Manfred nur tiun forigu
Heinrich Heine * [Im wunderschönen Monat Mai] Germana Arg-1123-556 2010-09-14 13:07 Manfred nur tiun aldonu

Heinrich Heine,
[En la monat' belega, Maj']

 

Heinrich Heine,
[En Majo, kiam ĉiuj]

 
tradukita de Ludwig Emil Meier   tradukita de Manfred Retzlaff
 
En la monat' beleg, Maj',   En Majo, kiam ĉiuj
Dum ĉie brilas floro,   burĝonoj malfermiĝis,
La amo ekvekiĝis, ja,   en mia koro tiam
Ankaŭ en mia koro.   la amo ekfloriĝis.
 
En la monat' beleg, Maj',   En Majo, kiam ĉiuj
Dum la birdara kanto,   birdetoj sin aŭdigis,
Mi ekkonfesis al ŝi, ke   al ŝi deziron mian
Mi estas ŝin amanto!   sopiran mi sciigis.
 
Traduko de la Germana poemo "[Im wunderschönen
Monat Mai]" de Heinrich Heine (*1797-12-13
- †1856-02-17) en Esperanton de
Ludwig Emil Meier (*1847-02-16 -
†1919).

Mi, Manfred Retzlaff, kopiis tiun ĉi
tradukon el la libreto "H. Heine - Libro
de Kantoj", eldonita en 1911 de la
"Esperanto-Propaganda Instituto" (Leipzig,
Kaiser-Wilhelm-Str.15), 2a eldono. [Sur
la frontpaĝo de la kajero estas malsupre
indikita ankaŭ: Eldonejo Rothermel,
Friedrichswerth (Thüringen) kaj supre:
Popola Biblioteko Esperantista n-ro 2.]
La origina germana-lingva versio de Heinrich
Heine troviĝas en ties verko "Buch der
Lieder", sekcio "Lyrisches Intermezzo",
sekcio I. - Informoj pri la tradukinto
Ludwig Emil Meier troviĝas en la vikipedia
retejo http://eo.wikipedia.org/wiki/Ludwig_Emil_Meier.
  Traduko de la Germana poemo "[Im wunderschönen
Monat Mai]" de Heinrich Heine (*1797-12-13
- †1856-02-17) en Esperanton de
Manfred Retzlaff (*1938-11-04).